Theo van Gogh (komercisto)

Ne konfuzu kun la samnoma filmreĝisoro Theo van Gogh.

Theodorus (Theo) van GOGH [fan ĥoĥ] (naskiĝis la 1-an de majo 1857 en Zundert apud Breda, Nederlando; mortis la 25-an de januaro 1891 en Utrecht) estis pli juna frato de la pentristo Vincent van Gogh (1853-1890) kaj signifa, en Parizo agadanta nederlanda komercisto pri pentraĵoj. Ekde la jaro 1880 li estis la ĉefa patrono de Vincent van Gogh.

Theo van Gogh
Theo van Gogh (Foto de Ernest Ladrey, ĉ. 1888)
Theo van Gogh
(Foto de Ernest Ladrey, ĉ. 1888)
Persona informo
Naskonomo Theodorus van Gogh
Naskiĝo 1-a de majo 1857
en Zundert apud Breda, Nederlando
Morto 25-a de januaro 1891
en Utrecht, Nederlando
Mortokialo sifiliso
Tombo Utrecht (Soestbergen) General Cemetery
Lingvoj francanederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Theodorus van Gogh
Patrino Anna Carbentus van Gogh
Frat(in)oj Wil van Gogh • Vincent van Gogh • Cor van Gogh • Elisabeth van Gogh • Anna Cornelia van Gogh
Edz(in)o Johanna van Gogh-Bonger
Infano Vincent Willem van Gogh
Okupo
Okupo artovendisto • pentristo • artkolektanto
vdr

Vivo redakti

Theo van Gogh naskiĝis kiel filo de paroĥestro de nederlanda reformita eklezio, Theodor van Gogh kaj ties edzino, filino de la libropresisto Anna Cornelie, naskita Carbent, (18191907). Ekde la jaro 1872 li havis ampleksan korespondadon kun sia kvin jarojn pli aĝa frato Vincent. Vincent tiam laboris en la haga filio de la artvendejo Goupil & Cie. La 1-an de januaro 1873 en la bruselan filion de la sama entrepreno venis kiel metilernanto Theo. Dum Vincent en junio transiris al londona filio, Theo komencis labori en la haga filio. Tiu ĉi filio estis origine fondita de onklo de Theo, sed pli poste pro sia ampleksa reto de artvendejoj akiris la grandan francan artvendejon Goupil. Ĉi tie Theo kiel komercisto pri arto pruviĝis kaj tial li estis vokita al la ĉefa vendejo de la firmao en Parizo, kie li laboris ĝis la jaro 1880, do preskaŭ ĝis sia antaŭtempa morto.

Literaturo redakti

  • Marie-Angelique Ozanne, Frederique de Jode: Der unbekannte Bruder Theo van Gogh (la ne-konata frato Theo van Gogh). Reclam Verlag Leipzig , 2005, ISBN 3-379-00827-3
  • Andreas Blühm, Chris Stolwijlk, Henri Loyrette, Richard Thomson (Hrsg.): Théo Van Gogh, marchand de tableaux, collectionneur, frère de Vincent : Exposition, Van Gogh museum, Amsterdam; Musée d'Orsay, Paris (Theo van Gogh, pentraĵvendisto, kolektisto, frato de Vincent: ekspozicio, muzeo Van Gogh, Amsterdamo; muzeo Orsay, Parizo). Réunion des Musées Nationaux, 1999, ASIN 2711839214 (franca eldono)
  • Chris Stolwijk, Richard Thomson: Theo Van Gogh, 1857-1891: Art Dealer, Collector, and Brother of Vincent. B.V. Waanders Uitgeverji, 2000, ISBN 90-400-9363-6 (angla eldono)