La promesse de l'aube

La promesse de l'aube (La promeso de ektagiĝo) estas romano de Romain Gary publikigita en 1960, kiu temas pri lia rilato kun lia patrino.

La promesse de l'aube
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Romain Gary
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1960
Eldonejo eldonejo Gallimard
Ĝenro aŭtobiografia romano
vdr

La rakonto estas romano, ĝi estas biografio nek de Romain Gary nek de Mina Owczyńska, lia patrino. Ĝi estas romano pri patrina amo. Ĝi rakontas humure kaj tenere la batalon, kiun lia patrino faris kontraŭ ĉiuj malfacilaĵoj de la vivo, por havigi al sia filo plej bonan estontecon, kaj la strebojn de Romain por helpi ŝin al realigo de ŝiaj revoj kaj esperoj.

La unua parto priskribas la infanaĝon en la tiam pollanda urbo Vilno, kiam lia patrino instigis lin al diversaj artaj edukadoj. Ŝi ankaŭ tie planas elmigradon al Francio, kiun ŝi ornamas per ĉiuj ajn virtojn kaj kvalitojn.

La dua parto traktas la adoleskaĝan epokon de Romain en Nico, kie ŝia patrino estras hotelon, kaj malsaniĝas, sed daŭre strebas por la brila estonteco de sia filo.

La tria parto rakontas la Duan Mondmiliton de Romain en la Libera Franca Aerarmeo, en kiu li militas en Britio kaj Afriko kiel observisto kaj mitralisto de bombaviadilo. Dume li ricevas kuraĝigajn leterojn de sia patrino, sed li malkovros post la milito, ke ŝi fakte mortis antaŭ tri jaroj, kaj sendigis de amikinon antaŭskribitajn leterojn.

El tiu romano Jules Dassin en 1971 kaj Éric Barbier en 2017 faris filmojn.