La tesis de Nancy

romano de Ramón J. Sender

La tesis de Nancy (La disertacio de Nancy) estas romano verkita de Ramón J. Sender.[1] Ĝi estis publikigita en 1962.

La tesis de Nancy
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1962
vdr

En la verko oni rakontas la ĉeeston de Nancy, usona studentino, en Sevilo, cele al dokumentado por doktoriga disertacio pri la hispana folkloro. La strukturo konsistas el serio de dek leteroj kiujn Nacy sendas al sia kuzino Betsy, kaj la enhavo fokusas al humuro okazigita pro la malkono fare de Nancy de la kutimoj, trompoj, popolaj diraĵoj, vortoludoj, eraraj tradukoj, ekzoteco, kaj miskomprenoj pri la vivo konservisma kaj tradicia de la Andaluzio de la mezo de la 20-a jarcento.

Ĉapitroj redakti

  • Nancy descubre Sevilla
  • Nancy entra en el mundo gitano
  • Nancy y la aventura en el cine
  • Las excursiones de Nancy y la tertulia del café
  • Nancy y la venadita habladora
  • Nancy y el abejorrito rubio
  • El patio, la rivalidad y el pozo encantado
  • Nancy y la flor
  • Velorio en los Gazules
  • El acabóse en los Gazules

Roluloj redakti

  • Nancy: Estas usona studentino pri Antropologio kaj Literaturo, de ĉirkaŭ 20 jaroj. Ŝi loĝas en Alcalá de Guadaíra. Parolas la hispanan, sed havas problemojn pri la andaluzaj parolmaniero kaj prononcado. Lia moderna vivostilo kontrastas kun la konservismo de la medio. Ŝiajn miskomprenojn povis elĉerpi la verkisto el sia sperto kiel instruisto de hispana en usonaj universitatoj.
  • Curro: Gitana koramiko de Nancy. Ĵaluzo, malferma kaj trompema.
  • Mrs. Dawson: Skotlandanino, samloĝano de Nancy, konvencia ka socie neadaptita al la populara medio.
  • Mrs. Adams: Iama profesorino de Nancy, aktuale retiriĝinta.
  • Soleá: 35-jaraĝa najbarino, kiu amikiĝas kun Nancy.
  • Betsy: usonanino, kuzino de Nancy al kiu oni destinad la leterojn.
  • Richard: usonano, la unua koramiko de Nancy kiu legas parton de la leteroj kaj decidas proponi al Nancy geedziĝon.

Sekvo redakti

La humoro el la miskomprenoj kaj naiveco de Nancy estis la ĉefa tialo de la populara sukceso de la novelo en epoko, kiam startis la kultura reveno de la ekzilita verkisto. Tial li verkis ankaŭ sekvaĵojn en Nancy, doctora en gitanería (1974), Nancy y el Bato loco (1974), Gloria y vejamen de Nancy (1977) kaj Epílogo a Nancy: bajo el signo de Taurus, (1979), en serio kiu montris elĉerpigon de la humorfonto kaj trudadon de diskursema kaj eseeca aparta materialo.

Referencoj redakti

  1. Arroyo Cantón, Carlos kaj Berlato Rodríguez, Perla. Lengua castellana y Literatura, 2012, Oxford University Press; alirita la 9an de aprilo 2017, p. 407, ĉapitro La comunicación, ISBN = 9788467367966

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La tesis de Nancy en la hispana Vikipedio.