La vento kiu ebenigas

La vento kiu ebenigas (hispane El viento que arrasa) estas la unua romano de la argentina verkisto Selva Almada, eldonita en 2012 de Mardulce.[1][2]

El viento que arrasa
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Selva Almada
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 2012
vdr

La loko estas la argentina provinco Ĉako. La intrigo temas pri la veno de la evangelia predikisto Pearson kaj lia filino Leni al la garaĝo de la meĥanikisto Brauer kaj lia adoleska protektato Tapioca kiam ilia veturilo difektiĝis.[1] La romano gajnis vastan ŝaton de kritikistoj kaj legantoj, nomate "romano de la jaro" de Revuo Ñ.[3] En 2019, ĝi gajnis la Premion por Unua Libro de Edinburgo per sia traduko en la anglan.[4]

Verkiĝo redakti

En intervjuo por la prilibra retejo Ojo en Tinta, Almada komentis rilate la ekeston de la ĉefideo de La vento kiu ebenigas:[5]

 
 Kiam mi ekverkis la romanon, mi sciis nur, ke estos filino kaj patro devigataj kunvivi en aŭto, sen domo, sen apartenejo, irante tien kaj reen ĉiam. (...) Poste aperis la personoj de la meĥanikisto kaj Tapioca, kiel duobluloj de la pastro kaj la filino, sed ankaŭ kiel alia maniero rilati. 

Akcepto redakti

La romano estis vaste laŭdita kaj de kritikistoj kaj de legintoj, kaj portis Almada en literaturan famon.[6][7] En la sama jaro, kiam ĝi publikiĝis, ĝin elstarigis Revuo Ñ kiel "romanon de la jaro"[3] kaj en 2019, post tradukiĝo en la anglan, ĝi ricevis la First Book Award de Edinburgo.[1][8] Ĝi estis reeldonita plurajn fojojn,[9] kaj tradukita en la lingvojn francan,[10] portugalan, nederlandan kaj germanan.[11]

Isaac Rosa, en artikolo en El País, skribis ke "La vento kiu ebenigas ne estas stilekzerco, sed male: ĝi estas matura verko, kun lerta rego de la parola lingvo kaj priskriba senseco malproksima de tiu esprima minimumismo tiel aktuala en la lastaj jaroj".[12] La eseisto Beatriz Sarlo skribis en la ĵurnalo Perfil ke "La vento kiu ebenigas estas romano, kiu elektas en originala maniero ene de la lingvo, sen grandaj gestoj aŭ anoncoj, nur ĉar ĝi rakontas alian aferon".[13] La ĵurio de la First Book Award de Edinburgo taksis ĝin "libro zorgege desegnita", kiu havigas "profundan, poezian, kaj senseblan sperton de la pejzaĝo. Oni disponas pri la kina precizo de nemoviĝanta road movie. Ĝi estas malsama romano signanta la alvenon en la anglan de verkisto kun neneebla talento".[14]

Adaptoj redakti

En 2016, oni surscenigis operon bazitan sur la romano fare de Beatriz Catani kaj Luis Menacho.[15] En 2021, la argentina reĝisoro Paula Hernández anoncis, ke ŝi reĝisoros adapton de la teksto.[16]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Pittella, Flavia. La literatura de Selva Almada es un viento que arrasa (es-ES). infobae. Alirita 2020-12-20.
  2. Página/12 :: libros (hispane). www.pagina12.com.ar. Alirita 2020-12-20.
  3. 3,0 3,1 "Los mejores títulos del 2012", Revista Ñ, Clarín, 14-a de decembro 2012. Kontrolita 11-a de aŭgusto 2016.
  4. First Book Award Winner Announced: Argentinian Writer Selva Almada (angle). www.edbookfest.co.uk (2019-11-04). Alirita 2022-06-03.
  5. Selva Almada, autora de “El viento que arrasa”: “Es una novela que es un susurro” (ES) (2018-12-13).
  6. Pittella, Flavia. La literatura de Selva Almada es un viento que arrasa (es-ES). infobae. Alirita 2020-12-20.
  7. Selva Almada | CBQ. Alirita 2020-12-20.
  8. La escritora argentina Selva Almada ganó el 'First Book Award' de Edimburgo (hispane) (2019-11-04). Alirita 2020-12-20.
  9. Jaime, Víctor Núñez, "Selva Almada, la escritora rural que sale al mundo", El País, 2015-09-17. Kontrolita 2020-12-20. (hispane)
  10. En el Salón de París, los nuevos escritores argentinos deslumbran a los franceses (hispane). Alirita 2020-12-20.
  11. Selva Almada y la violenta claridad del lenguaje. Alirita 2020-12-20.
  12. Rosa, Isaac, "La palabra arrolladora", El País, 2016-01-22. Kontrolita 2020-12-20. (hispane)
  13. El viento que arrasa | CBQ (es-ES). Alirita 2020-12-20.
  14. Selva Almada, distinguida con el First Book Award de Edimburgo (es-ES). Alirita 2020-12-20.
  15. Página/12 :: radar. Alirita 2020-12-20.
  16. Cannes: Anuncian el nuevo proyecto de Paula Hernández (hispane) (2021-07-13). Alirita 2022-06-03.