Lajos Dálnoky
hungara poeto, literatura tradukisto
DÁLNOKy Lajos (da:lnoki nadj) familinomo Dálnoky Nagy estis hungara, poste rumania hungara poeto, tradukisto, dramverkisto naskiĝinta en Miŝkolco la 9-an de aprilo 1862 kaj mortinta en Arado la 2-an de marto 1937.
Lajos Dálnoky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1862 en Miskolc | ||||
Morto | 2-an de marto 1937 (74-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | germana • rumana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Rumanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Literatura tradukisto verkisto poeto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero
redaktiLajos Dálnoky studis en Miŝkolco kaj Poĵonjo. En 1886 li doktoriĝis pri juro, poste li estis oficisto, de 1891 ĉefnotario de la departemento Arad, de 1899 ĝis 1918 vicprefekto. Li estis prezidanto, poste honora prezidanto de la Kölcsey Egyesület. Li tradukis poemojn de Paul Géraldy, Verlaine kaj Heine. El liaj tetraĵoj estis prezentitaj la jenaj: A harag (1891), A pletyka (1906), Az attaché apja (1908), Ifjúság (1933). Liaj verkoj aperis sub la plumnomo Lajos Dálnoky .
Verkoj
redakti- A harag (dramo, Bp., 1891);
- Házasság (komedio, Bp., 1894);
- Tavasz-ősz (poemoj, Arad, 1922);
- Fény-árny (poemoj, Arad, 1923);
- Könny-mosoly (poemoj, Arad, 1925);
- Karnevál (verskomedio, Arad, 1926);
- Mythologia (poemoj, Arad, 1928);
- Összes művei (I., Arad, 1937).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon