Lajos Gyulay
GYULAY Lajos grafo [djulai] estis hungara politikisto, taglibro-verkisto naskita la 24-an de junio 1800 en Székelyandrásfalva kaj mortinta la 19-an de marto 1869 en Peŝto.
Lajos Gyulay | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1800 en Săcel | ||||
Morto | 19-an de marto 1869 (68-jara) en Peŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Partio | politician before the emergence of political parties [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
KarieroRedakti
Lajos Gyulay pristudis juron en Marosvásárhely, poste laboris en Vieno en la kortega kancelariejo ekde 1822. Li reprezentis en landkunveno de Pozsony la departementon Zaránd. Li faris pli longan studvojaĝon en eksterlando. En 1848 Departemento Hunyad elektis lin en landkunvenon de Peŝto. Li apogis la literaturon kaj teatron. Li verkis taglibron dum duonjarcento (130 volumoj en manuskripto).
TaglibroRedakti
- Gróf Gyulay Lajos naplótöredékeiből 1815–1834, (Eldonis Géza Kuun gr.) (Bp., 1874)