Lajos Lázár Mandl

hungara kuracisto

Lajos Lázár MANDL [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mandl Lajos Lázár estis hungara-franca kuracisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1846).

Lajos Lázár Mandl
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1812 (1812-11-14)
en Peŝto
Morto 5-an de julio 1881 (1881-07-05) (68-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco HungarioFrancio
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Lajos Lázár Mandl [1] naskiĝis en decembro de 1812 en Pest (urbo), li mortis la 5-an de julio 1881 en Parizo.

Biografio redakti

Lajos Lázár Mandl devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis komence en Vieno, poste en Reĝa Universitato de Pest, fine denove en Vieno. En 1835 li hejmenvenis kaj en la sekva jaro li akiris medicinan diplomon. Post la diplomo li vojaĝis al Parizo, kie li okupiĝis pri medicino ĝismorte. Ekde 1836 li ankaŭ instruis en kolegio, ekde 1862 en kliniko. Dum la Hungara revolucio de 1848 li apogis la revolucion per artikoloj. Li multe okupiĝis pri anatomio per mikroskopo. En 1860 li revizitis sian naskiĝurbon, pli frue pro la politiko li ne havis ŝancon. Li ricevis Honoran Legion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Sanguis respectu physiologico (1836)
  • Recherche medico-legale sur e sang. (1842)
  • Mémoires concernant la pathologie et la thérapeutique des organes de la respiration (1855)
  • Traité pratiques de maladies de larynx et de pharynx (1872)

Fontoj redakti