Lajos Papp (sportpafisto)
Lajos Papp [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Papp Lajos estis hungara sportpafisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono.
Lajos Papp (sportpafisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1944 en Debrecen |
Morto | 31-an de oktobro 1993 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sportisto • sportpafisto |
Lajos Papp[1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1944 en Debrecen, li mortis la 31-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Papp akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1978.
Sporta kariero redakti
Lajos Papp estis sportpafisto en sia naskiĝurbo, ekde 1965 en ĉefurba sportklubo. Li estis membro de la hungara nacia teamo inter 1965-1979. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun bronza medalo (1972), krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1970. Ekde 1978 li estis inspektoro en la hungara sportpafista asocio.