PINTÉR Lajos (pinte:r) estis hungara ĵurnalisto, primuzika verkisto naskita en Arado la 18-an de januaro 1910 kaj mortinta en Bukareŝto la 20-an de aprilo 2005.

Kariero redakti

Pintér Lajos finis gimnazion en Arado kaj Budapeŝto (1928), dume li studis pianon en muziklernejo de Mittermüller. Inter 1928-40 li estis interna kunlaboranto de Erdélyi Hírlap, inter 1945-49 legantredaktoro de Jövő en Arado. En 1949 li translokiĝis Bukareŝton, kie li estis interna kunlaboranto de Romániai Magyar Szó (1949-52), Előre (1954-1958), Új Élet (1958-72).

Verkoj redakti

  • Az aradi tizenhárom vértanú (1973);
  • Mărturii despre George Enescu. Tradukita al rumana lingvo de Tereza kaj George Sbârcea, 1980;
  • George Enescu erdélyi hangversenyei. Magyar sajtóvisszhangok. 1981.

Radioteatraĵoj redakti

  • A fiatal Mozart (1952);
  • Mozart csodálatos élete, kunulaŭtoro (1956).

Fontoj redakti