SLEVENSZKY Lajos (ŝlevenski) estis rumanuja hungara pentristo. Li naskiĝis en Nagybánya la 16-an de novembro 1910 kaj li mortis en Baia Mare la 14-an de junio 1975.

Biografio redakti

Slevenszky vizitis la porpentristan liberlernejon de sia naskiĝurbo ekde 1925; inter 1929-31 li estis disĉiplo de István Réti en hungara arta altlernejo de Budapeŝto. Reveninte li regule ekspoziciis. En 1936 li iĝis konstanta ano de la Asocio de Pentristoj de Baia Mare.

Bibliografio redakti