Tekapo (urbo)
urbeto en Nov-Zelando
(Alidirektita el Lake Tekapo)
Tekapo (por pli bone diferencigi ĝin de la samnoma lago), aŭ formale Lake Tekapo, estas urbeto de Nov-Zelando. Ĝi situas ĉe la suda bordo de la samnoma lago Tekapo, en la Suda Insulo. Fine de 2018 en la komunumo vivis 558 loĝantoj.
Tekapo | |||
---|---|---|---|
urbeto (township) | |||
loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Insulo | Suda Insulo | ||
Regiono | Kanterburio | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 558 (2018) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 0′ S, 170° 29′ O (mapo)-44.004170.4775Koordinatoj: 44° 0′ S, 170° 29′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lake Tekapo (town) [+] | |||
La ŝtata ŝoseo 8 kondukiĝas rekte tra la urbeto - 227 kilometrojn de Christchurch kaj 256 kilometrojn de Queenstown. Ĉiutage aŭtobusaj servoj ligas Tekapon al Christchurch kaj Queenstown. La lago estas populara turista loko, kaj pluraj feriejaj hoteloj situas ĉe la urbeto. Urba flughaveno situas 5 kilometrojn okcidente de la urbo.
Norde de la urbeto krome situas la lago Alexandrina. Proksime de Tekapo situas la Universitata Observatorio de Monto John.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo turisma (angle)