Universitata Observatorio de Monto John
La Universitata Observatorio de Monto John (angle Mount John University Observatory aŭ MJUO) estas la unua astronomia observatorio en Nov-Zelando. Ĝi estis establita en 1965 proksime de la urbeto Lake Tekapo, super la lago Tekapo en distrikto Mackenzie (Suda Insulo, Nov-Zelando), ĝia MPC kodo estas 474.[1]
Universitata Observatorio de Monto John | |
Astronomia observatorio | |
La Observatorio sur la supro de Monto John
| |
Oficiala nomo: Mount John University Observatory | |
Lando | Nov-Zelando |
---|---|
Municipo | Lake Tekapo |
Supermara alteco | 1 029 m s. m. |
Koordinatoj | 43° 59′ 2″ S 170° 27′ 9″ O / 43.98389 °S, 170.45250 °O (mapo) |
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
| |
Vikimedia Komunejo: Mount John University Observatory | |
Retpaĝo: http://www.phys.canterbury.ac.nz/research/astronomy/ | |
Ĝi estas mastrumita de la Universitato de Canterbury, kaj gastigas la spektrografon HERCULES (High Efficiency and Resolution Canterbury University Large Echelle Spectrograph) [2] kaj la observan ejon de la japana-novzelanda kunlaborado MOA (Mikrolensaj Observadoj en Astrofiziko)[3] gvidata de Profesoro Yasushi Muraki de la Universitato de Nagojo. Teleskopo de 1,8 m. financita de Japanio, estis uzita por tiu projekto, kaj estis redonita al la Universitato de Canterbury je la fino de la projekto MOA en 2012.
En junio 2012, areo de 430 000 hektaroj ĉirkaŭ la observatorio estis deklarita kiel "Internacia Aoraki Mackenzie Rezervejo de Malluma-Ĉielo" de la Internacia Malluma-Ĉielo Asocio, unu el la nure kvar tiaj rezervejon en la mondo,[4] ĝia malluma ĉielo estas notita "2" sur la skalo de Bortle.
Instalaĵoj
redaktiTie estas 5 grandaj teleskopoj regule uzataj, ankaŭ estas kafejo mastrumita de la vojaĝorganizanto "Earth and Sky".[5] Estas loĝejo por la invitataj sciencistoj en la konstruaĵo de la teleskopo de 1 m ; kaj por la intendanto, kiu vivas sur la monto.
Teleskopo MOA
redaktiMalfermita en 2004, tiu teleskopo de 1,8 m konstruita de japanaj astronomoj utilis por la projekto MOA. Ĝi estas la plej granda teleskopo en Nov-Zelando.
Teleskopo McLellan
redaktiTeleskopo de 1 m de tipo Dall-Kirkham uzita por la spektrografo HERCULES.
Teleskopo Boller & Chivens
redaktiTeleskopo de 0,61 m por fotometrio, uzita kun ŝargkuplita fotilo "Apogee - Alta".
Teleskopo de la Optikaj Metieistoj
redaktiTeleskopo de 0,61 m por ŝargkuplita fotometrio, adaptita al robota uzo kiel parto de la Robota Teleskopa Reto de AASVO, ĝi estas la unua teleskopo de AASVO en la Suda duonglobo.
Teleskopo "Earth and Sky"
redaktiTiu teleskopo 0,4 m estas ekskluzive uzata de la turistoj.
Malkovroj
redaktiEn junio 2008 estis raportita, ke per la teleskopo MOA-II la observatorio estis malkovrinta la plej malgrandan ekstersunsisteman planedon de tiu tempo. La planedo MOA-2007-BLG-192L b estas nur 3,3 foje pli granda ol Tero kaj orbitas ĉirkaŭ la malgranda stelo MOA-2007-BLG-192L malproksima de 3000 lumjaroj de Tero. Estus nemalverŝajne ke tiu planedo havus dikan atmosferon kaj likvan oceanon.[6]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ HERCULES ; el la paĝaro de la Universitato de Canterbury Arkivigite je 2005-08-18 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Microlensing Observations in Astrophysics , oficiala paĝaro Arkivigite je 2009-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Novzelanda Aoraki Mackenzie plej granda Internacia Rezervejo de Malluma-Ĉielo en la Mondo, de International Dark-Sky Asocio Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Komerca paĝaro de Earth and Sky (angle)
- ↑ Plej malgranda ekstersunsistema planedo malkovrita, de Paul Rincon ; el BBC NEWS (angle)