Lamberto la 2-a de Spoleto

(Alidirektita el Lamberto el Spoleto)

Lamberto la 2-a de Spoleto estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio ekde 891 ĝis 898 kaj reĝo de Italio ekde 892 ĝis 898.

Lamberto la 2-a de Spoleto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 880 (0880-01-01)
en Italio
Morto 15-an de oktobro 898 (0898-10-15) (18-jaraĝa)
en Spinetta Marengo
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Piaĉenco vd
Familio
Dinastio Guideschi vd
Patro Guy III of Spoleto vd
Patrino Ageltrude vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de Gvido la 2-a de Spoleto kaj de Ageltruda (eble en 880), estis tre junaĝe asociigita al la trono de la patro, kronita imperiestro en 891 de papo Stefano la 5-a. Post la morto de tiu papo en la sama jaro, ties posteulo, papo Formoso, estis devigita kroni lamberton reĝo de Italio. La papo, tamen, petis la intervenon de Arnulf de Karintio kiu descendis al norda Italio.

Okaze de la morto de la patro (novembro 894) de Lamberto, Berengaro el Friulo, la antikva rivalo de lia patro, provis okupi Pavion, la ĉefurbo de la regno, sed estis rapide forpelita de Lamberto, kiu povis profiti de la helpo de sia patrino kaj de la vasaloj al li ankoraŭ fidelaj. Lamberto iris al Romo por havigi al si la imperiestran kronon el la manoj de la papo. Sed papo Formoso, kiu hezitis en la atendo de Arnulf, estis enprizonigita en la Kastelo de Sankta Anĝelo. Li estis liberigita en 896 de Arnulf kiu lin kronis imperiestro. Papo Formoso, tamen, mortos ne multe post, trafita de apopleksio dum Arnulf devis forlasi la militan kampanjon.

Ageltruda obtenis de la papo Stefano la 6-a, elektita per sia apogo, ke alestiĝu proceso kontraŭ lia antaŭulo: kiu estis (897) eltombigita, submetita al makabra proceso, kondamnita kaj lia korpo ĵetita al la rivero Tibero. La epizodo estas difinita en la historiografio kiel "la sinodo de la kadavro".

En 898 papo Johano la 9-a deklaris “neekzistanta” la kronadon de Arnulf kaj apogis Lamberton, kiu tamen abrupte forpasis en la sama jaro dum batuo. Arnulf, post la morto de Lamberto la 2-a, estis elektita imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Laŭ Liutprando episkopo de Kremono, ”Lamberto estis junulo eleganta kaj homo severa. Mortigite, li estis entombigita en Piaĉenco.” Kaj laŭdas lin.

Bibliografio redakti

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA: [1]

Vidu ankaŭ redakti