Lando de Verda Perigordo

La Lando de Verda Perigordo estas strukturo, kiu arigas francajn lokajn kolektivumojn situanta en departemento Dordogne kaj regiono Akvitanio. Ĝi ŝuldas sian nomon al la malnova provinco Perigordo al kiu ĝi apartenas. Granda parto de ĝia teritorio troiviĝas en la regiona natura parko perigordo-Limoĝio.

Mapo de Perigordo kun ties kvar koloroj

Prezento redakti

 
Nontron, simbolo de Verda Perigordo

La Lando de Verda Perigordo etendiĝas sur 15 kantonoj, 9 komunumaroj kaj 170 komunumoj[1].

Ĝi enhavas la ok kantonojn de arondismento Nontron, al kiu aldoniĝas ses kantonoj el arondismento Périgueux : kantono Excideuil (grandparte), kantono Brantôme, kantono Montagrier, kantono Ribérac, kantono Saint-Aulaye kaj kantono Verteillac, kaj kelkaj komunumoj de kantono Savignac-les-Églises.

Verda Perigordo, ankaŭ nomita Suda Perigordo[2], estas la nomo de natura regiono en la nordokcidento de departemento Dordogne. Ĝia nomo venas de la vastaj agraj kaj arbaraj areoj, kiuj karakterizas ĝian teritorion. Kovrante sudokcidente parton de Blanka Perigordo, de Riberakio kaj de la arbaro de Double[2], ĝi konsistigas unu el la kvar turismaj nomoj en Perigordo, kun Blanka Perigordo, Nigra Perigordo kaj Purpura Perigordo.

Kampara parto de Dordogne inter la ebenaĵo de rivero Islo, la sudoriento de departemento Charente kaj departemento Haute-Vienne, la nuna Verda Perigordo situas sur la valoj de riveroj Dronne kaj Bandiat. La ĉefaj urbaj polusoj estas Nontron (subprefektejo) (3 444 loĝantoj en 2008), Ribérac (4 125 loĝantoj kaj proksimume 5 700 en la urba unuo ) kaj Thiviers (3 147 loĝantoj).

Verda Perigordo kvalifikas du komunumarojn : komunumaro de Verda Perigordo ĉirkaŭ Saint-Pardoux-la-Rivière kaj komunumaro de Granita Verda Perigordo ĉirkaŭ Bussière-Badil kaj Piégut-Pluviers. Ĝi estas ankaŭ la nomo de asocio de teritoriaj kolektivumoj : "Pays Périgord Vert"[3].

Fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Identiga slipo sur la interretejo de Lando de Verda Perigordo. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2014-07-10.
  2. 2,0 2,1 Patrick Ranoŭ, antaŭparolo de René Pijassou, Atlas de la Dordogne-Périgord, p. 15, verko eldonpagita de aŭtoro, eld. "Speed impression", 1996, (ISBN 978-2-9501-4761-5)
  3. Retejo de asocio "Pays Périgord Vert". Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2021-08-14.