Langkasuka estis antikva Malaja (Hinduisma-Budhisma) regno situa en la Malaja Duoninsulo.[1] La nomo estas Sanskrito en origino; oni supozas, ke ĝi estas kombino de langkha por "brila lando" kaj -sukkha por "kontento". Tiu regno, kun la Antikva Kedaho, estas probable inter la plej fruaj regnoj fonditaj en la Malaja Duoninsulo. La preciza loko de la regno estas pridisputita, sed arkeologiaj malkovroj en Ĝarang ĉe Pattani, Tajlando, sugestas probablan lokon. Oni supozas, ke la regno estis fondita en la 2a jarcento.

Langkasuka
1-a jarcento – 15-a jarcento
setlejo • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Laŭ la legendo aperinta en la Kedahaj Analoj, la regno estis fondta kaj nomita de Merong Mahawangsa. Alia propono sugestas, ke la nomo povus esti derivita el langkha kaj Aŝoka, la legenda maŭrja hinduisma militista reĝo kiu finfine iĝis pacisto post aliĝi al la idealoj de Budhismo, kaj ke la fruaj koloniantoj el Hindio de la Malaja Istmo nomis la regnon Langkasuka por lia honoro.[2] La ĉinaj historiaj fontoj havigis ioman informon pri la regno kaj registris reĝon Bhagadatta kiu sendis ambasadorojn al la kortego de Ĉinio.

Notoj redakti

  1. Guy, John (2014). Lost Kingdoms: Hindu-Buddhist Sculpture of Early Southeast Asia. Yale University Press. pp. 28–29. ISBN 978-0300204377.
  2. W. Linehan (April 1948). "Langkasuka The Island of Asoka". Journal of the Malayan Branch of the Royal Asiatic Society. 21 (1 (144)): 119–123. JSTOR 41560480.