Distrikto Langley
distrikta komunumo en suda Brita Kolumbio, Kanado
(Alidirektita el Langley (Brita Kolumbio)(distrikto))
Distrikto Langley estas distrikta komunumo situanta oriente de Surrey, kaj sude de la Rivero Frejzero en suda Brita Kolumbio. Oni ne konfuzu ĝin kun Urbo Langley. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 132 603 loĝantoj sur areo de 307 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 432 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Surrey, Langley, Maple Ridge kaj Abbotsford. En distrikto Langley troviĝas la malgranda religia Okcidenta Universitato de la Triunuo, sur kies kampuso esperantistoj dufoje okazigis la regionan renkontiĝon NOREK.
Distrikto Langley | |||
---|---|---|---|
district municipality (en) vd | |||
Administrado | |||
Lando | Kanado | ||
Provinco | Brita Kolumbio | ||
Distrikto | Metropolo Vankuvero | ||
Poŝtkodo | V1M – V4W | ||
Telefonkodo | 604, 778 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eric Woodward | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 132 603 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 432 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 6′ N, 122° 35′ U (mapo)49.104444-122.582703Koordinatoj: 49° 6′ N, 122° 35′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 307 km² (30 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-8 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Langley, British Columbia (township) [+] | |||
Komunumoj en Distrikto Langley
redaktiNajbaraj municipoj
redaktiPitt Meadows, Barnston Island | Maple Ridge | Mission | ||
Surrey, urbo Langley | Abbotsford | |||
Blaine (Vaŝingtonio, US) | Lynden (Vaŝingtonio, US) | Sumas (Vaŝingtonio, US) |