Lanusei

komunumo de Italio

Lanusei - jen itale, sarde Lanusè - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 042 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Maria Magdala, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Lanusei · Lanusè
Lanusei
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 53′ N, 9° 33′ O (mapo)39.8833333333339.55Koordinatoj: 39° 53′ N, 9° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 595 m
Areo 53,38 km²
Loĝantaro 5042 (2023)
Loĝdenso 95 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arzana, Bari Sardo, Cardedu, Elini, Gairo, Ilbono, Jerzu, Loceri, Osini kaj Tertenia
Patrono Maria Magdala
Festa tago 22-a de julio
Nomo de loĝantoj lanuseini (itale) aŭ lanuseinus (sarde)
Poŝtkodo 08045
Imposta kodo E441
Kodo laŭ ISTAT 091037
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaraj komunumoj estas Arzana, Bari Sardo, Cardedu, Elini, Gairo, Ilbono, Jerzu, Loceri, Osini kaj Tertenia.

Kune kun Tortolì Lanusei estis la ĉefurbo de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en aprilo 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Lanusei kun Tortolì ree nomumiĝis la provinca ĉefurbo. Krome ĝi estas episkopa sidejo de la diocezo Lanusei kaj sidejo de tribunalo.

En 1956 kaj 1964 oni tie trovis du "gigantajn tombojn" de la nurago-kulturo.

En Lanusei troviĝas unu el la plej grandaj publikaj astronomiaj observejoj de Italio: Observejo F. Caliumi, sur monto Armidda en alto de ĉirkaŭ 1 100 metroj.

Eksteraj ligiloj redakti