Las Hormazas

Las Hormazas [lasorMAzas] estas municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga. La municipo estas formata de tro kvartaloj klare diferencaj: nome La Parte (73 loĝ.), Solano (27 loĝ.) kaj Borcos (en la foto de la tabelo, 20 loĝ.) plus la bieno Espinosilla de San Bartolomé (1 loĝ.). La urbodomo estas en La Parte.

Las Hormazas
Borcos.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09133 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 3° 56′ U (mapo)42.5275-3.9266666666667Koordinatoj: 42° 32′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 905 m [+]
Areo 36,58 km² (3 658 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Las Hormazas
Situo de Las Hormazas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Las Hormazas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La loknomo Las Hormazas estas etimologie komprenebla kiel La Ŝtonmuretejoj.

HistorioRedakti

 
Preĝejo de la kvartalo Solano en Las Hormazas.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, koincide kun la alveno de la grafo Rodrigo. Kiel lerta militisto, Rodrigo tuj komprenis la strategian malforton de Kastilio kaj klopodis fermi la enorman distancon inter Pancorbo kaj Peña Amaya, okupanta tiujn punktojn kaj establante en Cuerno de Butrón (Villalta) militistan kampadejon. Per tiaj sekurecoj oni altiris nordajn montaranojn por kuraĝa reloĝado kaj spacokupado por stari loĝlokojn. Multaj estis allogitaj pere de juraj privilegioj kaj tial dum mallonge ili establis dek unu loĝlokojn inter la rivero Hormazuela kaj la urbo Manciles.

Dekomence la loĝlokoj estis nomita Hormaza kaj tiel ĝi restis ĝis la 14-a jarcento, kiam ekestis nomita Las Hormazas plurale. Ekde la komenco la urba dispono de Las Hormazas estis nenormala, ĉar la loĝloko naskiĝis en tri diversaj ĝermoj; nome tri kvartaloj tiom proksimaj ke ili neniam havis apartajn konsilantarojn, kaj nomiĝis: La Parte, Borcos kaj Solano, el kiuj ne estas aparta dokumentaro.

Aliaj loĝlokoj aparte disvolviĝis en la 9-a jarcento tre proksimaj al Las Hormazas, kiel Fuenteseñor, Hornillos, San Felices, Espinosilla de San Bartolomé, Tremellillo..., kelkaj el kiuj estis absorbitaj de Las Hormazas. Tial por la tuta loĝantaro de la valo de la rivero Hormazuela oni kreis propran teritorion (alfoz). La fakto havi alfoz de Las Hormazas postulis starigi kastelon kaj ke la senjora grafo nomumu “tenente”, kiel sia delegito en la administracio, justico kaj defendo de la alfoz. Ŝajne oni starigis la kastelon, sed jam en la 11-a jarcento Las Hormazas apartenis al la alfoz de Villadiego. La plej frua referenco de Las Hormazas estis el la registro Becerro Gótico de Cardeña de 1066, kiam la municipo jam estis ducent-jaraĝa; oni citas ĝin kiel Ormaza Mayor, apartenanta al la alfoz de Villadiego.

En 1237, Las Hormazas estis ĉefurbo de la alfoz de Hormaza, estante ties tenente la nobelo Gil Manrique de Manzanedo. En la registro Becerro de las Behetrías de Castilla (1352) oni asertas, ke Las Hormazas estas "behetría entre parientes", kio signifas, ke la lokanoj rajtis elekti senjoron inter la membroj de la familio Villalobos (posteuloj de Gil Manrique). Ili devis pagi imposton martiniega en la kvanto de 380 maravedoj, kio sugestas, ke la loko ne estis precize malriĉa. Tiu monkvanto estis donata pro reĝa ordono al don Fernando Rodríguez de Villalobos, kiu ricevis ankaŭ la imposton infurción (pro la terpecoj). La loko apartenis tiam al la komunumaro Merindad de Castrojeriz.

En la jaro 1591 Las Hormazas estis ĉefurbo de la samnoma partido, kiu enhavis la loĝlokojn Tobar, Manciles, Villorejo kaj Cañizar. En la 18-a jarcento pluis la reĝlandeco kaj la Markizo de Las Hormazas ne havis rajton por jurisdikcio. En la epoko de baroko la urbo plutenis sian rangon, konkludo videbla per la mirindaĵoj kiuj restas en ties preĝejoj; ekzemple en la preĝejoj kaj retabloj de San Pelayo (La Parte), Santiago (Borcos) kaj de San Pedro (Solano), krom la ermitejo de Nuestra Señora del Castillo (Nia Sinjorino de la Kastelo).

Las Hormazas formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Estas ĉasado de perdriko, koturno, kuniklo kaj leporo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Solano.

GeografioRedakti

La municipa teritorio estas apud la provinca ŝoseo BU-601 (de Villadiego al La Nuez de Arriba) oriente de Villadiego, elirante el Villaute dekstren. Solano estas iom suden de La Parte kaj Borcos pli malproksime oriente. Sude de la municipa teritorio estas Tobar kaj norde Hormazuela.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur la altaĵoj el kiuj la rivero Hormazuela elfluas al Arlanzón.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 el la mezo de la 19-a jarcento.

Demografia evoluo
1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2006 2007 2013
564 544 451 437 422 374 405 384 365 372 381 358 264 196 169 137 121 111 125

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti