Las Ketchup (La Keĉupulinoj) estas hispana popmuzika grupo. Ĝi estas formita el kvar fratinoj el Kordovo: Lola, Pilar, Lucía kaj Rocío Muñoz, filinoj de flamenka gitaristo Juan Muñoz, konata kiel El Tomate (La Tomatulo); el tie devenas la nomo de la grupo kaj de ĝia unua disko, Las hijas del Tomate (La filinoj de la Tomato).

Las Ketchup (2016)

Ili atingis grandan tutmondan sukceson en 2002 per Aserejé (esperante Asereheo), kiu atingis rekordajn vendojn en multaj landoj, kio renovigis la fenomenon de la somerkanto je tutmonda skalo. En anglosaksaj landoj ĝi estis konata kiel "The Ketchup Song". Ĝi estis akompanata de specifa danco, kiu ankaŭ furoris. La temo iom ŝajnigis la unuajn versojn de la repa kanto Rapper's Delight de Sugarhill Gang. En tiu epoko la grupo estis triopa, ĉar unu el la fratinoj atendis bebon.

Post periodo de silento, je la komenco de 2006, ili anoncis elsendon de nova kanto, kun la titolo Bloody Mary, kaj oni diskonigis ke ili estos la reprezentantoj de Hispanio en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2006.

Eksteraj ligiloj redakti