Las Navas del Marqués

Las Navas del Marqués [lasNAbas delmarKES] estas municipo en la plej oriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Las Navas del Marqués estas komprenebla etimologie kiel La Altbienoj de la Markizo.

Las Navas del Marqués
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 362  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 4° 20′ U (mapo)40.6038003-4.3278957Koordinatoj: 40° 36′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 300 m [+]
Areo 97,93 km² (9 793 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Navas del Marqués (Provinco Avilo)
Las Navas del Marqués (Provinco Avilo)
DEC
Las Navas del Marqués
Las Navas del Marqués
Situo de Las Navas del Marqués
Las Navas del Marqués (Hispanio)
Las Navas del Marqués (Hispanio)
DEC
Las Navas del Marqués
Las Navas del Marqués
Situo de Las Navas del Marqués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Navas del Marqués [+]
vdr
Las Navas del Marqués en la provinco Avilo.
Lageto de Ciudad Ducal.
Konvento de Sankta Dominiko kaj Sankta Paŭlo.
Kastel-palaco Magalia.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Barrio de la Estación (Kvaratlo de la Trajnstacio), Ciudad Ducal (Dukurbo) kaj Las Navas del Marqués mem; ĝi okupas totalan areon de 97,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 231 loĝantojn, pro kio ĝi estas la kvara urbo plej loĝata en la provinco, malantaŭ Avilo mem, Arévalo kaj Arenas de San Pedro. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj kiel ĉe aliaj apudaj lokoj, sed male kiel komarka centro ricevis 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi distas 37 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun El Espinar, Villacastín, Navas de San Antonio (Segovio) kaj Peguerinos, oriente kun Santa María de la Alameda kaj Valdemaqueda (Madrido), sude kun San Bartolomé de Pinares kaj okcidente kun Navalperal de Pinares. La teritorio kuŝas sur la Montaro Malagón de la Centra Sistemo, inter la Paramera kaj la Gvadarama montaroj.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La markizo kiu nomas la loĝlokon estis markizo Don Pedro de Dávila, kiu konstruigis la kastel-palacon Magalia ĉirkaŭ 1540. Ankaŭ la preĝejo estas de la 16-a jarcento. En 1545 oni fondis la Konventon de Sankta Dominiko kaj Sankta Paŭlo, nun vizitinda, el kiu plej valoraj artaĵoj, nome tomboskulptaĵo de Pompeo Leoni kaj altarkrado, estis translokigitaj al la Nacia Arkeologia Muzeo, fare de la respublikaj trupoj. Fakte dum la Hispana Enlanda Milito la respublikaj trupoj de la kolonelo Julio Mangada (esperantisto) defendis la areon el Julio ĝis Oktobro 1936, kiam la trupoj de Francisco Franco konkeris la zonon.

Estas aliaj preĝejoj kaj ermitejoj. La nomita Atalaya-Mirador de Eiffel estas gvatoturo konstruita en 1873 el fero kaj ligno, erare atribuita al Gustave Eiffel kaj uzita kiel forsta gvatejo ĝis la 1980-aj jaroj.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado (bovinoj) kaj rilata komercado (lakto). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado), krome relative proksimeco al Madrido (74 km) ebligas ĉiutagan navedon de junaj laboristoj al la ĉefurbo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti