Las brujas de Zugarramurdi

Las brujas de Zugarramurdi (la sorĉistinojj de Z.) estas hispana filmo reĝisorita de Álex de la Iglesia kaj stelulita de Hugo Silva, Mario Casas, Jaime Ordóñez, Carolina Bang, Terele Pávez kaj Carmen Maura. La intrigo de la filmo estas inspirita en la kazo de la Sorĉistinoj de Zugarramurdi fare de la hispana Inkvizicio en 1610: 39 virinoj de Zugarramurdi estis procesitaj, akuzitaj de sorĉado, el kiuj 11 estis kondamnitaj en Logroño je brulŝtiparo (kvin el kiuj jam estis mortintaj).[1][2]

Las brujas de Zugarramurdi
filmo
Originala titolo Las brujas de Zugarramurdi
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 14 sep. 2013, 20 feb. 2014
Ĝenro hororkomedio
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Produktisto(j) Enrique Cerezo
Scenaro Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Joan Valent
Rolantoj Carmen Maura • Hugo Silva • Mario Casas • Carolina Bang • Carlos Areces • Javier Botet • Macarena Gómez • Secun de la Rosa • Terele Pávez • Pepón Nieto • Enrique Villén • Santiago Segura • María Barranco • Jaime Ordóñez • Manuel Tallafé • Alexandra Jiménez • José Luis Moreno • Priscilla Delgado • Topacio Fresh
Honorigoj Goya Award for Best Sound
IMDb
vdr

La filmo estis premierita en la Internacia filmfestivalo de Toronto de 2013, kie li formis parton de la fako "Midnight Madness". Ĝi estis prezentita eksterkonkurse en la Donostia Internacia Filmfestivalo de 2013, koincide kun la havigo de la Premio Donostia al Carmen Maura.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

José (Hugo Silva) estas divorcita patro kiu estis promesinta al sia filo Sergio (Gabriel Delgado) viziton al Disneyland Paris. Tony (Mario Casas) estas virindiboĉulo. Ambaŭ estas sendungitoj. Tial ili ŝtelas valorajn juvelojn en lombardejo ĉe Sunpordo en Madrido. Tony ne kontentas, ke José portis sian infanan filon Sergio, kaj krome la ŝtelado rezultas en pafado kaj mortoj. Por fuĝi de la polico en direkto al Francio, José kaj Tony kidnapas Manuel (Jaime Ordóñez), taksiisto admiranto de la okultisma ĵurnalisto Íker Jiménez. Survoje tra la navara loĝloko Zugarramurdi, la triopo estas kidnapita siacive de grupo de eŭskaĵ sorĉistinoj estritaj de la malica Graciana (Carmen Maura). Aliaj sorĉistinoj estas Maritxu (Terele Pávez), Kontxi (Carlos Areces), Miren (Santiago Segura) kaj Eva (Carolina Bang), seksaltira sorĉistino kiu disputigos José kaj Tony. Plia kompliko: la policanoj Pacheco (Secun de la Rosa) kaj Calvo (Pepón Nieto) persekutas ilin, fakte malantaŭ Silvia (Macarena Gómez), la eks-edzino de José, kiu celas sian filon Sergio.

La sorĉistinoj vere havas superpovojn, kiel indas, kaj sekvas iom magiaj epizodoj en kiuj la sorĉistinoj, la du ŝtelistoj, la policanoj, la infano, lia patrino ktp., interplektiĝas en diversaj aventuroj. Tiukadre oni liberigas Luismi (frato de Eva), kiu estis malliberigita en ublieto dum jaroj. Tiu preskaŭ superrealisma agado ankoraŭ supreniros pluan ŝtupon al pli malrealisma etoso.

Luismi kaj José alvenas al kaverno, kie aro de sorĉistinoj adoras gigantan diinon, dum Tony, Manuel, Pacheco kaj Calvo atendas morton sur brulŝtiparo. La diino (simila al la Venuso de Willendorf) englutas Sergio, kiu trairas ŝin, kaj la sorĉistinoj konsideras, ke li estos ilia estro kontraŭ la civilizo kaj la patriarkeco. José atakas la sorĉistinojn helpita de Eva, kiu sukcesas detrui la diinon dum José fuĝas el la ĥaoso kun Sergio, Eva kaj la aliuloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Hugo Silva - José Fernández Cuesta
  • Mario Casas - Antonio "Tony"
  • Jaime Ordóñez - Manuel Sánchez García
  • Gabriel Delgado - Sergio Fernández
  • Pepón Nieto - policano Alfonso Calvo
  • Carolina Bang - Eva
  • Terele Pávez - Maritxu
  • Santiago Segura - Miren
  • Macarena Gómez - Silvia
  • Merlina Oviedo de la Fuente - Carmela Banegas
  • Secun de la Rosa - policano Jaime Pacheco
  • Alexandra Jiménez - Sonia
  • Javier Botet - Luis Miguel "Luismi"
  • Enrique Villén - marĝenulo
  • Carlos Areces - Conchi
  • Manuel Tallafé - Badajoz-ano
  • María Barranco - maljunulino
  • Carmen Maura - Graciana Barrenetxea
  • Ángel Jodrá - ostaĝo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti