Ĝermolisto de grekaj esperantistoj

(Alidirektita el Laskaris Polizoidis)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

CRedakti

Gladys CosmettoRedakti

Gladys P. COSMETTO (naskiĝis la 11-an de decembro 1889 en Highbury, Londono, mortodato nekonata) estis grekino angliĝinta kaj kantistino. Multajn jarojn ŝi estis la muzika direktisto de la Nordlondona Esperanto-Klubo. Al Esperanto ŝi tradukis multajn kantojn. Krome ŝi inter alie fondis la gazeton Londona Rondiranto. Gladys Cosmeto - oni ne trovas la "P" en la britaj popolnombradoj de 1901 kaj 1911 - estis filino de Milton Cosmetto, bankisto kiu naskiĝis en Konstantinoplo.




KRedakti

G. Demetrio KonstantopoulosRedakti

G. Demetrio KONSTANTOPOULOS (aŭ G. Dimitríou Konstantópoulos, Γ. Δημητρίου Κωνσταντόπουλος, naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1893 en Artao, mortodato nekonata) estis armea farmaciisto kaj esperantisto. Li fondis Esperanto-grupon en Arta jam en 1909. En Ioanino li instruis Esperanton en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.

MRedakti

Roksano ManoussouRedakti

Roksano MANOUSSOU (Ροξάνα Μανούσου) estis filino de d-ro Anakreon Stamatiadis. Ŝi naskiĝis la 6-an de decembro 1902 en Samos, fondis kaj prezidis de Helenan Virinan Esperanto-Ligon. Ofte ŝi organizis Esperanto-danckoncertojn, frekventatajn de la „plej bonaj rondoj“ de Ateno. Ŝi gvidis lingvoinstruajn kursojn de Esperanto.

PRedakti

E. Stavro PatsurisRedakti

E. Stavro Patsuris (Η. Σταυρό Πατσώρης, naskiĝis en 1909 en Ateno, mortodato nekonata) estis greka juristo kaj esperantisto. Ekde 1927 ĝis almenaŭ la dua mondmilito li gvidis Esperanto-kursojn en Ateno, kaj en la sidejo de Helena Esperanto-Asocio kaj en urba gimnazio. Ekde 1934 li krome funkciis kiel ĉefdelegito de UEA en Grekio.


Laskaris PolizoidisRedakti

Laskaris POLIZOIDIS (Λάσκαρης Πολυζωίδης, naskiĝis en 1895 en Meleniko (Μελένικο), Makedonio, urbo kiu ekde 1913 iĝis parto de Bulgario kaj la lokaj grekoj forloĝiĝis, mortodato nekonata) estis greka tabak­vendisto kaj esperantisto en Sidirokastro (Σιδηρόκαστρο). Li fondis regionan Esperanto-grupon kaj laŭ indiko de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis unu el la plej fervoraj grekaj esperantistoj.


SRedakti

Johano SpathirisRedakti

Johano SPATHARIS (aŭ Ioannis Spathiris, Ιωάννης Σπαθίρης) estis d-ro pri teologio, arĥeologio kaj filologio, eksprofesoro de la Universitatoj de Odeso kaj de Tesaloniko. Li naskiĝis en 1868 en Ankaro, kaj komence de la 20-a jarcento gvidis la movadon en Tesaloniko.

TRedakti

Periklis TsausoglouRedakti

Periklis TSAUSOGLOU (Περικλής Τσαοσογλου, naskiĝdato nekonata, mortis la 14-an de marto 1991) estis unu el la fondintoj kaj ĉefaj subtenantoj de Tesalonika Esperanto-Ligo.

ZRedakti

Konstantinos ZakariadisRedakti

Konstantinos ZAKARIADIS (aŭ Konstantinos Zaĥariadis, Κωνσταντίνος Ζαχαριάδης, naskiĝis en 1907, mortis la 17-an de majo 1989 en Tesaloniko, Grekio) estis fakdelegito de UEA pri fervojoj dum dudek jaroj kaj urba delegito de 1969 ĝis 1984.