lastauto omnibus estas la nomo de eŭropa revuo pri kamionoj kaj aŭtobusoj, kiu aperas en tri lingvoj, kutime en monata ritmo. Ĝi publikigas precipe raportojn pri la testado de veturiloj kaj pri novaj teknikaj evoluoj. Ĝia klientaro estas aĉetantoj de veturiloj.

La titola emblemo

La nomo devenas el la germana lingvo, kie Lastauto signifas "ŝarĝ-aŭto" aŭ "kamiono" kaj "Omnibus" signifas "aŭtobuso".

Sub la titolo "lastauto omnibus" aperas ankaŭ jara katalogo kun informoj pri la merkate haveblaj veturiloj.

Notoj redakti

  1. Motor Presse und manager magazin werden Joint-Venture-Partner in Ungarn (germane) (2006). Arkivita el la originalo je 2013-09-14. Alirita 2013-04-13.

Eksteraj ligiloj redakti