Laterotranĉita 24-ĉelo

En geometrio, la laterotranĉita 24-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo.

Laterotranĉita 24-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel
Speco Uniforma plurĉelo
Simbolo de Schläfli t0,2{3,4,3}
Verticoj 288
Lateroj 864
Edroj 192 trianguloj
288 kvadratoj
96 seslateroj
Ĉeloj 24 malgrandaj rombokub-okedroj (3.4.4.4)

24 kubokedroj (3.4.3.4)
96 triangulaj prismoj (3.4.4)

Geometria simetria grupo B4, [3,4,3]
Propraĵoj Konveksa
vdr

Konstruado redakti

Kiam la laterotranĉo estas aplikita al 24-ĉelo, ĉiu el la 24 okedroj iĝas malgrandan rombokub-okedron.

Aldone tamen, pro tio ke ĉiuj okedraj lateroj estis antaŭe komunigitaj de tri okedroj, la ĉiu fortranĉita latero formas tri novajn paralelajn laterojn, inter kiuj estas nova triangula prismo. Do aperas 96 triangulaj prismoj, ĉar la 24-ĉelo havas 96 laterojn.

Plu, pro tio ke ĉiu vertico estis antaŭe komunigita de 12 edroj, el ĉiu el la malnovaj verticoj aperas 12 novaj verticoj, kaj la malnova vertico mem malaperas. Entute aperas 24*12=288 novaj verticoj. Ĉiu grupo el 12 novaj verticoj formas kubokedron.

Strukturo redakti

La 24 malgrandaj rombokub-okedroj estas kunigitaj unu la alia tra iliaj seslateraj edroj. La triangulaj edroj de la triangulaj prismoj estas kunigitaj al la triangulaj edroj de la kubokedroj.


 
Figuro de Schlegel de kun 24 kubokedroj montritaj.
 
Figuro de Schlegel de kun 96 triangulaj prismoj montritaj.


Vidu ankaŭ redakti