Latinamerikaj dancoj

(Alidirektita el Latinidaj dancoj)

Latinamerikaj dancojlatinidaj dancoj estas arnomoj por jenaj kvin pardancoj und turnirdancoj: sambo, ĉaĉao, rumbo, pasodoblo kaj ĝivo (angle: jive). Kune kun la salonaj dancoj la latinamerikaj dancoj konsistigas grandparton de la tiel nomata „tutmonda dancprogramo“.

Sergej kaj Viktoria Tatarenko, germanaj venkintoj de la turniro amatora pri latinamerikaj dancoj

Nomo kaj aparteneco redakti

Malgraŭ la nomo, pri la aparteneco de danco al la latinamerikaj dancoj ne decidas ĝia origino. La kvin latinamerikaj dancoj intersimilas treege rilate la teĥnikeroj. La tutmondaj dancasocioj difinis la apartenecon, kiu dependas de la dancteĥniko. El la kvin tiel nomataj „latinamerikaj“ dancoj fakte nur tri devenas el Latinameriko: rumbo, sambo kaj ĉaĉao. Jive ekestis en Nordameriko, pasodoblo devenas de Hispanujo kaj Francujo. Precipe ne al la ĉi-artikole priskribotaj „latinamerikaj dancoj“ apartenas jenaj dancoj el Latinameriko: baĉato, mambo, merengo, salso, tango argentina. Tiuj ĉi estas kutime klasifikataj kiel sociaj aŭ modaj dancoj, kiujn ankaŭ dancas multaj popoloj en Latinameriko (ekzemple la Majaoj) kun tradicia muziko.

Karakterizaĵoj redakti

Karakteriza por la latinamerikaj dancoj estas la komunikado inter la gekunuloj. Ĉiuj latinamerikaj dancoj temigas la parorilaton diversmaniere. Alia karakterizaĵo estas rapidaj turniĝoj same kiel la ofta alterno inter pelaj kaj trankilaj movofazoj kaj laŭtempe kaj ankaŭ de la diversaj korpopartoj (separo). La korpo ne estas rigardata kiel tutaĵo. Alie ol en la salondancoj, je kiuj unualinie la movo de la paro en la spaco peras la dancistan mesaĝon, jen la interagorditaj movojn de la unuopaj dancistoj staras en la malfono. La gedancistoj ne havas la celon, fariĝi unuecaj en sia movo kiel paro, sed per alternaj agadoj komuniki videble por la publiko kaj inkluzivi tiun ĉi ankaŭ.

Teĥniko redakti

La latinamerikaj dancoj intersimilas treege rilate teĥnikon kaj dancfigurojn. Male al la normdancoj, kiuj estas dancataj en liga dancpozicio, la dancokunuloj staras en la dancpozicio de latinamerikaj dancoj pli vaste disigitaj, kio pli facile vidigas la movojn en la korpo kaj por la publiko kaj ankaŭ por la kunulo. Supra kaj malsupra korpo same kiel brakoj kaj gamboj estas separataj, t.e. moviĝas sendepende unu de la alia. Escepte pasodoblon ĉiuj latinamerikaj dancoj montras klarajn koksomovojn. Paŝoj komenciĝas escepte pasodoblon preskaŭ ĉiam sur la antaua piedovolbo. Sed en aliaj dancoj ĉi tiu teĥniko ankaŭ estas uzata.

Literaturo redakti

  • Walter Laird: The Technique of Latin American Dancing.