Laura Huhtasaari
Laura HUHTASAARI (naskiĝinta 30-a de marto 1979 en Vilppula) estas finna konservativa politikisto de la partio Veraj finnoj. Ŝi estas membro de la Eŭropa Parlamento ekde 2019. En 2015–2019 Huhtasaari estis membro de finna parlamento. En 2018 ŝi estis prezidantkandidato. En la prezidantelekto ŝi ricevis 6,9 % de la voĉoj.
Laura Huhtasaari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1979 (45-jaraĝa) en Vilppula |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Pori |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Jyväskylä |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
TTT | |
Retejo | https://www.laurahuhtasaari.fi |
Laura Huhtasaari estas naciisto, kristana kreationisto kaj neisto de la globala varmiĝo. Ŝi volas reenkonduki en Finnlando duonprezidantan sistemon, kiun Finnlando havis en 1919–2000. Ŝi esperas, ke Finnlando estos distingita el EU. Ŝi malapogas samseksajn edzecon kaj edzinecon. Huhtasaari malapogas devigan instruon de la sveda lingvo en finnlingvaj elementaj lernejoj kaj gimnazioj en Finnlando. Huhtasaari loĝas en Bruselo. Ŝia edzo estas kuracisto.