La leĝo de Poe estas Interreta aforismo, kiu diras, ke sen klara indiko pri la intenco de la aŭtoro, ne eblas fari parodion de ekstremaj vidpunktoj, kiu ne estos miskomprenita de iuj legantoj aŭ spektantoj kiel sincera esprimo de la parodiitaj vidpunktoj.[1][2][3]

La originala diraĵo de la aforismo, fare de Nathan Poe, estis:[1]

Citaĵo
 Without a winking smiley or other blatant display of humor, it is uttrerly[sic] impossible to parody a Creationist in such a way that someone won't mistake for the genuine article.   Sen palpebruma miensimbolo aŭ alia evidenta montro de humuro, estas tute neeble parodii kreiston tiel, ke iu ne miskomprenos ĝin kiel la aŭtentikan aferon. 

Historio redakti

La leĝon de Poe skribis en 2005 Nathan Poe, en afiŝo ĉe christianforums.com, Interreta forumo pri kristanismo. La kunteksto estis diskuto pri kreismo, kie antaŭa afiŝinto diris al alia uzanto: "Bone ke vi inkludis la palpebrumon. Alie oni eble pensus, ke vi estas serioza."[4] Poe respondis, "Sen palpebruma miensimbolo aŭ alia evidenta montro de humuro, estas tute neeble parodii kreiston tiel, ke iu ne miskomprenos ĝin kiel la aŭtentikan aferon."[1] Kvankam la originala diro de la leĝo de Poe specife temis pri kreismo, oni poste ĝeneraligis ĝin por apliki ĝin al ĉia fundamentismoekstremismo.[3]

La leĝo rediris konsilon ofte afiŝatan en Interretaj forumoj, pri la bezono klare marki sarkasmon kaj parodion (ekz. per palpebruma miensimbolo) por eviti konfuzon. Versioj de tia konsilo aperis jam en 1983 en Uzreto.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Poe, Nathan. Big contradictions in the evolution theory. christianforums.com (11-a de aŭgusto 2005). Arkivita el la originalo je 2014-05-31. Alirita 20-a de aŭgusto 2011.
  2. Aikin, Scott F. (23-a de januaro 2009). “Poe's Law, Group Polarization, and the Epistemology of Online Religious Discourse”, Social Science Research Network. doi:10.2139/ssrn.1332169. 
  3. 3,0 3,1 Chivers, Tom, "Internet rules and laws: the top 10, from Godwin to Poe", 23-a de oktobro 2009.
  4. Harcoff, Pete. Big contradictions in the evolution theory. christianforums.com (10-a de aŭgusto 2005).
  5. Emily Post for Usenet. =net.announce (1-a novembro 1983). (Emily Post)

Vidu ankaŭ redakti