Le Conquet
Le Conquet [lə kɔ̃kε] (bretonlingve Konk-Leon) estas franca komunumo de departemento Finistère] en regiono Bretonio.
Le Conquet | ||
Komunumo | ||
Silueto de la duoninsulo kaj de la lumturo de Kermorvan en sunsubiro.
| ||
|
||
Oficiala nomo: Le Conquet | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Finistère | |
Arondismento | Brest | |
Kantono | Saint-Renan | |
Interkomunumo | Interkomunumo de Lando de Iroise | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Situo | Le Conquet | |
- koordinatoj | 48° 21′ 31″ N 04° 46′ 14″ U / 48.35861 °N, 4.77056 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 51 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 8,45 km² (845 ha) | |
Loĝantaro | 2 604 (2008) [1] | |
Denseco | 308,17 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Xavier Jean | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 29217 | |
INSEE | 29040 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Finistère
| ||
Vikimedia Komunejo: Le Conquet | ||
Retpaĝo: http://www.leconquet.fr | ||
Geografio redakti
Situo kaj teritorio redakti
Le Conquet situas norde de Pinto Saint-Mathieu (komunumo Plougonvelin).
Aldone al ĝis surkontinenta teritorio, la sekvantaj insuloj estas ankaŭ ligitaj al la komunumo Le Conquet:
- Insulo Kristanoj
- Insulo Balanec
- Insulo Bannec
- Insulo Béniguet
- Insulo Litiry
- Lédénes Quéménès aŭ Ledenez Kemenez
- Insulo Morgol
- Insulo Quéménès aŭ Kemenez
- Insulo Trielen
Vojoj kaj transportoj redakti
Aŭtaj vojoj redakti
Le Conquet estas irebla per la departementa vojo D789, iranta de Plougonvelin, per la D67 alvenanta de Saint-Renan same kiel per la D85 alvenanta de pinto de Saint-Mathieu (Plougonvelin).
Aŭtobusa transportado redakti
Le Conquet estas sur la linio 11 (Brest, Plouzané, Locmaria-Plouzané, Le Conquet) de la aŭtobusoj de Élorn.
Mara transportado redakti
La haveno de Le Conquet estas servata per la kompanio Penn-ar-Bed, kiu aliras al Insulo de Ouessant kaj al insularo de Molène dum la tuta jaro, plie de aprilo al septembro, per la kompanio Finist'mer, kiu rapide kaj rekte ligas la havenojn de Le Conquet kaj de Lanildut, kaj la insularo de Molène kaj la insulo de Ouessant.
Historio redakti
Lochrist (nomata Treff de Lochrist Plouconvelen en 1527) verŝajne estis fondaĵo de la Templanoj aŭ de Ordenanoj de Sankta-Johano de Jerusalemo.
Rimarkinduloj redakti
- Guillaume Brouscon, kartografo de la 16-a jc
- Ernest Le Guerranic (laŭ oficiala nomo: Alphonse Ernest Le Guerranic), naskiĝinta la 13-an de oktobro 1831 en Le Conquet, mortinta en decembro 1915 en Saint-Brieuc), filo de Jean-Marie Le Guerranic, kiu plurfoje estis urbestro de Le Conquet inter 1801 kaj 1838, estis arkitekto, kiu konstruis almenaŭ kvardekon da konstruaĵoj en Finistère, poste en Côtes-d'Armor en la dua duono de la 19-a jc.
Esperanto-movado redakti
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Bibliografio redakti
- Chauris (L.). L'aménagement portuaire du Conquet. Cent ans de discussions sur des projets (1771-1873) , Bulletin de la Société Archéologique du Finistère, N° 127, 1998.
- Clochon (J.-P.). Le Conquet. Un port de cabotage au 18e, Le Chasse-Marée, N° 2, 1981.
- Coat (P.), Perhirin (F.). Pleins feux sur le Conquet, Auto-édition, Brest, 1976.
- François Olier, Le Conquet garnison du bout du monde. La vie militaire au Conquet au 18e, Bulletin de la Société Archéologique du Finistère, tome ĈV, 1988.
- Hubert Michéa, Les cartographes du Conquet et le début de l’imprimerie. Guillaume Brouscon, une vie pleine de mystère, Bulletin de la Société Archéologique du Finistère, tome ĈV, 1988
- Simonin (M.). Saint-Mathieu, Le Conquet, Ouessant, Éditions Ouest-France, Rennes, 1979
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- france oficiala retpaĝo de la komunumo Arkivigite je 2009-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- france Historiaj esploroj pri Le Conquet de Jean-Pierre Clochon
- france Fuorto Saint-Louis[rompita ligilo]