Le Viager (esperante: Dumviva Rento) estas franca filmo de Pierre Tchernia, aperinta en 1972.

Le Viager
filmo
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1972
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Pierre Tchernia
Scenaro René Goscinny
Filmita en Parizo • Saint-Tropez
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Gérard Calvi
Rolantoj Michel Serrault • Antoinette Moya • Béatrice Chatelier • Bernard Lavalette • Claude Brasseur • Claude Dasset • Claude Legros • Edmond Ardisson • Gabriel Jabbour • Gérard Depardieu • Henri-Jacques Huet • Jacques Bodoin • Jacques Grello • Jacques Hilling • Jacques Préboist • Jacques Rouland • Jean Carmet • Jean Franval • Jean Michaud • Jean Richard • Jean-Pierre Darras • Joëlle Bernard • José Luis de Vilallonga • Madeleine Clervanne • Michel Galabru • Michèle Mercier • Nicole Desailly • Noël Roquevert • Odette Laure • Paul Bisciglia • Paul Préboist • Philippe Castelli • Pierre Tchernia • Raoul Curet • René Renot • Robert Berri • Roger Carel • Roger Lumont • Rosy Varte • Yves Barsacq • Yves Robert
Produktinta firmao United Artists
IMDb
vdr

Temo redakti

En 1930 en Parizo, doktoro Léon Galipeau, kuracisto de diskutinda kompetenteco, ekzamenas pacienton, Louis Martinet, kaj deklaras, ke al tiu ĉi restas nur du jaroj da vivo. 59-jaraĝa fraŭlo, Louis Martinet posedas kamparan domon en sudorienta Francio, en preskaŭ nekonata loko, Saint-Tropez, kaj li vegetas en Parizo antaŭ ol povi iri tien por sia emeritiĝo.

Doktoro Léon Galipeau trafas tion, kion li opinias bona afero kaj konsilas al sia frato aĉeti la domon de la baldaŭa sesdek-jarulo per dumviva rento. Fidante al sia afero, ambaŭ fratoj eĉ akceptas indici la jaran renton laŭ kurzo de valoro sen estonteco: aluminio.

Tamen, jaroj pasas, kaj kompreneble, Martinet ne nur plu viglas, sed ankaŭ plivigliĝas sub la suno de sudorienta Francio.

Samtempe, familio Galipeau malpaciencas kaj malriĉiĝas pro jara rento kiu ne ĉesas plialtiĝi. Ili tiam faras planojn por seniĝi de la ĝena kreditoro. Ve, pro sinsekvaj eventoj (milito, germana okupado, postmilita forpurigo), la provoj de familio Galipeau por seniĝi de la senkulpa Martinet nepre sin turnas kontraŭ ili, des pli ke ĉiuj, unu post la alia forpasos sub la naiva rigardo de la bonfarta fraŭlo.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

 

Eksteraj ligiloj redakti