Le Vieux Fusil (filmo)

Le Vieux Fusil (La Malnova Pafilo) estas drama kaj milita franca-germana filmo de Robert Enrico kun Philippe Noiret kaj Romy Schneider, inspirita de la masakro de Oradour-sur-Glane. Ĝi aperis en 1975 kaj estis rekompencita de pluraj César-oj, el kiuj la César por plej bona filmo la saman jaron, la César por plej bona aktoro al Philippe Noiret, kaj la César de César-oj en 1985. La filmo estas bazita sur la Masakro de Oradour-sur-Glane en 1944.

Le Vieux Fusil
filmo
Originala titolo Le Vieux Fusil
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 22 aŭg. 1975, 31 okt. 1975, 6 nov. 1975, 6 nov. 1975, 13 mar. 1976, 7 maj. 1976, 10 maj. 1976, 29 jun. 1976, 2 aŭg. 1976, 24 sep. 1976, 5 nov. 1976, 20 dec. 1976, 17 jan. 1977, 1 feb. 1977, majo 1978, 29 jun. 1978
Ĝenro filma dramo, flashback film, milita filmo
Kameraado Étienne Becker
Reĝisoro(j) Robert Enrico
Scenaro Robert Enrico • Pascal Jardin • Claude Veillot
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Francio
Muziko de François de Roubaix
Rolantoj Philippe Noiret • Romy Schneider • Joachim Hansen • Karl-Michael Vogler • Antoine Saint-John • Jean Bouise • Jean-Paul Cisife • Madeleine Ozeray • Robert Hoffmann
Honorigoj César Award for Best Actor • César Award for Best Music Written for a Film • César Award for Best Film
IMDb
vdr

Temo redakti

Dum la dua mondmilito, en 1944 en Montauban, en sud-okcidenta Francio, Ĥirurgiisto Julien Dandieu, konvikita pacisto kaj humanisto, ŝatas sian metion, kaj vivas burĝan kaj feliĉan vivon kun sia edzino Clara kaj sia filino Florence (naskita de antaŭa edziĝo), kiun li amas pli ol ĉion.

Partoprenante francan rezistadon, kuracante makisanojn en sia hospitalo, li estas regule minacata de franca milico. Celante ilin ŝirmi ĝis la fino de la milito, li devigas sian edzinon Clara kaj sian filinon rifuĝi en familian kastelon situantan apud eta kamparana vilaĝo en la regiono. Li opinias ilin pli sekure, ĝis kiam unu el la sekcioj de SS-Panzer Divizio "Das Reich", stacianta en la regiono, kaj vokita por apogo sekve al la Batalo de Normandio, trairas la vilaĝon, sovaĝe kaj beste masakras ĉiujn loĝantojn, inkluzive la familion de Julien.

Detruita, dolor- kaj malam-plena, Julien malvarm-sange kaj metode venĝos sin fariĝante terura mortiga maŝino. Li bone konas la sekretajn trairejojn de la kastelo kaj armiĝas per la malnova pafilo, kiun uzis sia patro por ĉasi aprojn. Unu post la alian, li sole mortigas ĉiujn anojn de la SS-sekcio, respondecajn pri la masakro. Ruzo, inteligento kaj kuraĝo estas la ŝlosiloj de lia venĝo. La dramo estas ofte interrompata de reeniroj, kiam Julien estis feliĉa kun Clara kaj sia filino.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

Videoteko redakti

Ekzistas DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj redakti