Masakro de Oradour-sur-Glane

La Masakro de Oradour-sur-Glane okazis la 10-an de junio 1944 kiam anoj de la germana truparo Waffen-SS ĉirkaŭis la francan vilaĝon Oradour-sur-Glane kaj mortigis preskaŭ ĉiujn loĝantojn, por venĝi pro atakoj de francaj partizanoj.

Restaĵoj de bruligitaj aŭtoj en Oradour

La SS-anoj ordonis, ke ĉiuj loĝantoj kolektiĝu sur la vilaĝa placo, laŭindike por kontroli la identecojn. Oni dividis virinojn kaj virojn; la virojn oni kondukis en ses grenejojn kaj mortigis ilin per mitraloj. La virinoj kaj infanoj estis enfermitaj en la kirko. Intertempe la soldatoj elrabis la vilaĝon.

El la viroj mortis 197, kvin eskapis; laŭdire oni bruligis la korpojn helpe de benzino, kvankam ne ĉiuj estis jam mortaj. La kirko kun la virinoj kaj infanoj estis parte detruita per eksplodoj, fuĝantoj estis mortpafitaj. El 240 virinoj kaj 205 (aŭ 207) infanoj postvivis nur unu.

La poŝtoficejo

Rezisto kaj terorismo redakti

La nazioj konsideris la gerilajn rezistulojn teroristoj, sed frontis la malfacilon, ke ilia malamiko povis post atako malaperi en la civila loĝantaro. Do ili deklaris totalan militon, en kiu la civilularo devis elporti punon pro subteno de la rezistularo.

La masakro de Oradour estis parto de ĝenerala politiko kontraŭ-terora por forpreni de la rezistularo subtenon kaj instigi kunlaboron pro timo. Tiu bruta logiko kondukis ankaŭ al la masakroj en Lidice (Ĉeĥio), Kragujevac (Serbio) kaj Sant'Anna di Stazzema kaj Marzabotto en Italio.

Proceso redakti

 

La germanaj armeaj aŭtoritajoj esploris, ĉu akuzi vickolonelon Adolf Diekmann, kiu ordonis la bruligon de la vilaĝo; sed li kelkajn tagojn poste mortis en batalo. Hitler malpermesis enketojn kaj proceson. Granda parto de la masakrinta SS-kompanio mortis batale en la sekvaj semajnoj.

La 12-an de januaro 1953 la armea tribunalo de Bordozo komencis proceson kontraŭ la restantaj 65 el la 200 murdintoj. Nur 21 el la akuzitoj ĉeestis (multaj vivis en Germanio, kiu pro sia konstitucio ne rajtis ekstradicii ilin), sep germanoj kaj 14 alzacaj Malgré-nous. Nur unu el la alzacanoj konfesis, ke li libervole aliĝis al la Waffen-SS. Ĉar la franca parlamento malpermesis komunan proceson kontraŭ francoj kaj germanoj, oni aparte procesis. La ĉeesto de Malgrés-nous kaŭzis viglan protestan movadon en Alzaco. Je la 11-a de februaro 20 akuzitoj estis liberigitaj, tamen venĝemo daŭris en Alzaco; la parlamento fine decidis amnestion por la Malgrés-nous je la 19-a de februaro. Mallonge poste ĉiuj alzacaj malliberuloj estis liberigitaj. Tiu paciga paŝo kaŭzis egan senton pri maljusteco en Limousin.

Ankaŭ la afero de la germanaj kulpuloj estis rapide aranĝita. Ĝis 1958 ĉiuj estis liberigitaj. Divizia generalo Karl-Heinz Lammerding, kiu estis ordoninta la paŝojn kontraŭ la "teroristoj", mortis pace en 1971. Li neniam estis kondamnita kaj havis brilan karieron en komerco.

Komence de la 1980-aj jaroj vickolonelo Heinz Barth estis trovita en GDR. Li en Oradour estis estro de la unua pelotono kun 45 soldatoj kaj ordonis mortpafi 20 virojn enfermitajn en remizo. En 1983 okazis proceso kontraŭ li en Berlino, kaj li estis kondamnita al tutviva mallibero. En 1997 li estis liberigita.

Memorejo redakti

Fine de la milito, je la 5-a de marto 1945, generalo de Gaulle vizitis la ruinojn kaj decidis, ke la vilaĝon oni ne rekonstruu, sed konservu kiel memorejon pri la doloro de Francio sub la nazia regado. Oni konstruis novan vilaĝon apude. En 1999 prezidento Jacques Chirac deklaris la vilaĝon kiel martiran vilaĝon.

Eksteraj ligiloj redakti