Limoĝio

regiono de Francio
(Alidirektita el Limousin)
Flag of Limousin.svg

Limoĝio (france Limousin, [limuziñ], okcitane Lemosin, [lemuzi]) estas regiono ĉirkaŭ la urbo Limoĝo en centr-okcidenta parto de Francio. Ĝi konsistas el 3 departementoj: Corrèze, Creuse, Haute-Vienne. Ekde januaro 2016, ĝi iĝis parto de la regiono Nova Akvitanio.

Plej gravaj urboj kaj urbetoj de Limoĝio (okcitanlingve)

Ĉefurbo de la regiono estas Limoĝo, france Limoges. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Guéret, Tulle kaj Brive. ISO-kodo de la regiono estas FR-L (la litero "L" ne rilatas al la komenca litero de Limoĝio, sed estas laŭalfabete disdonita).

EsperantoRedakti

Bulteno Babilemo sen limoj kvarfoje jare por la regiono.

Adresoj



Eksteraj ligilojRedakti