Leise flehen meine Lieder

Leise flehen meine Lieder estas germana[1] kinofilmo el la jaro 1933, en kies centro staras la vivo de komponisto Franz Schubert. Sub la reĝio de Willi Forst Hans Jaray ludis la titolrolon.

Leise flehen meine Lieder
filmo
Originala titolo Leise flehen meine Lieder
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1933
Ĝenro muzika filmo
Kameraado Franz Planer
Reĝisoro(j) Willi Forst
Produktisto(j) Gregor Rabinovitch
Scenaro Walter Reisch • Willi Forst
Loko de rakonto Vieno
Muziko de Willy Schmidt-Gentner
Rolantoj Hans Jaray • Martha Eggerth • Luise Ullrich • Hans Moser • Otto Treßler • Raoul Aslan • Anna Kallina • Paul Wilhelm Hubert Wagner • Hans Olden • Ernst Arndt • Karl Forest
Produktinta firmao Cine-Allianz
IMDb
vdr

Produkado kaj prezentado redakti

Leise flehen meine Lieder estis la unua reĝia verko de Willi Forst. Kantis la Vienaj Kantoknaboj kaj la ĥoro de la Viena Ŝtata Opero kaj muzikis la cigana bando de Gyula Horvath. La filmadoj ekstere ekestis je Dürnstein en Wachau, Spitz ĉe Danubo kaj en Vieno.

La unua prezentado okazis la 9-an de septembro 1933 en Berlino, la unua prezentado en Vieno okazis la 27-an de septembro 1933. Gerdago laboris kiel kostumfaristo, Julius von Borsody kreis la konstruaĵojn kaj Alfred Norkus estis la sonteknikisto de la filmo.

De Leise flehen meine Lieder oni faris ankaŭ anglalingvan version sub la titolo The Unfinished Symphony, kiu ekprezentiĝis en 1934. Jen Jaray kaj Marta Eggerth ripetis siajn rolojn. Anthony Asquith estis dialogreĝisoro ĉeflanke de Forst.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kvankam la filmon produktis nure germana produktofirmao, la ĵus alpotenciĝintaj nazioj en Berlino riardis ĝin kiel aŭstran produktaĵon, ĉar ĝi ekestis en viena produktejo.