Lekto
En helena kaj romia kulturoj, la lekto[1] (latine lectus, antikve-greke κλῑ́νη, klī́nē) estas speco de meblo.
Priskribo redakti
La lekto estis kunigaĵo de sofo kaj lito, sur kiu oni povas sidi, kuŝi, aŭ duonkuŝi.
En helena kulturo, viroj duonkuŝis sur lektoj dum simpozioj; lektoj ankaŭ uzadiĝis en Romiaj festenoj.
-
Helena skulptaĵo montranta viron sur lekto
-
Ceramikaĵo montranta helenan simpozion, kun viroj sur lektoj
-
Romia lekto