Leon Machowski (legu: Leono Maĥovski) (naskiĝinta en 1916 en Rzeszów, mortinta en 1988 en Varsovio) estis fama pola artisto-skulptisto. Post la Dua Mondmilito li rekonstruis interalie detruitan monumenton de Frederiko Ŝopeno en la Parko Łazienki (legu: Ŭazjenki / Banejoj) en Varsovio kaj en la 1988 faris bareliefan tomboŝtonon kun epitafo de kardinalo Stefan Wyszyński (legu: Stefano Viŝinjski) en la arkikatedrala baziliko en Varsovio, dum la fina muntadlaboro jam en la katedralo li havis infarkton kaj mortis, estis entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio. Ankaŭ estis farita de li la skulptaĵo "La teatra grupo" sur la atiko de la domo ĉe la strato Koszykowa en Varsovio, en la jaro 1952. Li estas frato de la aktoro Ignacy Machowski, kiu ludis i.a. en la Nacia Teatro, en la fama "Dziady" (legu: Dzjadi) - la teatra spektaklo de Adam Mickiewicz en Varsovio, post kaj pro kiu okazis la "Eventoj de Marto 1968", t.n. Pola Politika Krizo 1968.

La tombo de la artisto en Tombejo Powązki en Varsovio (legu: Povonski)
La monumento de Ŝopeno en la Parko Łazienki, Varsovio
Tomboŝtono de kardinalo Stefan Wyszyński en baziliko en Varsovio
La skulptaĵo "La teatra grupo" sur la pinto de la domo ĉe la strato Koszykowa, el la jaro 1952

Antaŭ la Dua Mondmilito li militservis en la Regimento de Fuzilieroj de Podhale Regiono, dum kiu li kiel artisto-plastikisto faris specialajn tridimensiajn militistajn mapojn.

En la jaro 1939 li finis Akademion de Belartoj je la nomo de Jan Matejko en Krakovo kaj ricevis la stipendion por kontinui la studojn en Italio. La planoj ne realiziĝis pro la milito.

Esperanto redakti

Filino de Leon Machowski estas esperantistino. Li speciale por ŝi skulptis la buston de Ludoviko Zamenhof. La busto de Zamenhof estas nun en la Centro de Esperanta Kulturo en Wągrowiec (legu: Vongrovjec) en la sidejo de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) ĉe Kościuszki-strato (ĉe la Distrikta Biblioteko), kaj estas la posedaĵo de la E-kultur-centro kaj estas tre valora skulptaĵo pri Ludoviko Zamenhof skulptita de fama pola artisto-skulptisto Leon Machowski.