La Leona Lando estas eŭropa reĝlando proponata kaj reklamata de leonaj regionistoj aŭ "leonistoj" situa en teritorioj de la nunaj Hispanio kaj Portugalio. Ĝi estus formita, laŭ la menciataj leonistoj, de la teritorioj kun kulturo kaj leona lingvo: la hispanaj provincoj Leono, Zamoro, Salamanko, la portugala distrikto Bragança, la regionoj de Valduerras kaj Trives (Oŭrenso), Liébana (Kantabrio), la Strioj de Valderaduey kaj Carrión kaj Barcu de Tormes (Kastilio).

Leona Lando
País Llïonés
Leona Lando

Flago de Leona Lando

Detaloj
Lokigo
kultura regiono
Bazaj informoj
Ĉefurbo Leono (3.162 mil)
Uzata(j) lingvo(j) leona, hispana, portugala
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio interalie ĉar ne estas oficiala ŝtato.
Areo 38,436 km²
Loĝantaro 1.046.334 (2005)
Loĝdenso 27,22 loĝ./km²
Horzono +1 (en somero +2)
Politiko
Sendependiĝo Ne estas sendependa
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Laŭ statistiko de 2005, tion akceptus 42% de la salamankanoj kaj 31% kaj de zamoranoj kaj de leonanoj.

Kiel administra regiono enhavanta la tri menciitajn hispanajn provincojn, Leono ekzistis de 1833 ĝis 1855.