Siberia leonuro

(Alidirektita el Leonuro)

Siberia leonuro - latine leonurus Sibiricus (foje ankaŭ nomate leonurus japonicus, do “japana leonuro”) – estas specio de herbaj plantoj, kaj reprezentanto de la genro leonuro. Ĝi originas de centra kaj orienta Azio, inkluzive de Ĉinio, Mongolio kaj Rusio. Tamen intertempe ĝi kreskas ankaŭ en multaj aliaj partoj de la mondo, inkluzive de Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia leonuro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Lamialoj
Familio: Lamiacoj
Genro: Leonuro
Specio: L. Sibiricus
Leonurus Sibiricus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Leonurus Sibiricus estas herbo kun rekta tigo kiu vivas unu aŭ du jarojn kaj atingas alteon de inter 20 kaj 80 centimetroj. La plantoj havas longajn foliojn ovo- aŭ kor-formajn. Ili havas dentajn marĝenojn kaj estas enĉizitaj tiel ke divitatas apartaj loboj. Tipe unu aŭ malmultaj floraj tigoj kreskas de malprofunda radikaro. La folioj sube de la tigo forfalas kiam la planto ekfloras. La floraj petaloj longas 2 centimetrojn kaj kreskas ĉe la supra duono de la tigo. La floroj kreskas rekte ĉe la tigo, havas 8 milimetrojn longajn kalikojn kaj aspektas kvazaŭ tubetoj. La korolo estas blanka aŭ ruĝeca, ĝis purpure ruĝa, kun supra petalo pli longa ol la suba petalo. Post la florado, brunaj nuksetoj produktiĝas nemalmulte. Kutime la planto floras inter julio ĝis la fino de septembro, sed en varma klimato ĝi povas flori ankaŭ tutjare.

La plej kutima vivoregiono de la planto estas ŝtonaj aŭ sablaj herbejegoj aŭ pinarbaroj.

Alkaloidoj redakti

La planto enhavas plurajn alkaloidojn. Ĝi estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo, kaj la deklaritaj herboj "ŝajnigu" sendanĝerecon de la produktaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti