Leopold VERMEIREN (naskiĝis en Deurne (Belgio) la 7-an de aprilo 1914, mortis la 14-an de decembro 2005 en Mortsel) estis unu el la plej renomaj flandraj verkistoj por junuloj. Li precipe estas konata kiel aŭtoro de serio da aventuroj ĉirkaŭ De Rode Ridder (La ruĝa kavaliro), el kiu oni poste faris same furoran bildstrian serion, al kiu li mem ne vere kunlaboris.Vermeiren lernis Esperanton kaj ankaŭ li mem tradukis iujn de liaj poemoj al Esperanto[1]. Kune kun Rik De Roover kaj Roger De Klerk li verkis libreton pri Esperanto kaj L.L. Zamenhof sub la titolo: Esperanto! - Historische verhalen voor de jeugd (Esperanto!, historiaj rakontoj por la junularo)[2].

Leopold Vermeiren
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1914 (1914-04-07)
en Deurne (Belgio)
Morto 14-an de decembro 2005 (2005-12-14) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tradukoj redakti

Al Esperanto redakti

Jam sep verkoj estis tradukitaj al Esperanto

Tradukoj tra Esperanto redakti

Kelkaj el liaj verkoj estas – tra Esperanto – tradukitaj al aliaj lingvoj, ekz. la hungara:

  • (1994) A meztelen tündér (La nuda feino), hungara
  • (1995) Az arany lepke (La ora papilio),, hungara
  • (1995) Pum, a kobold (Pum, la koboldo), angla
  • (1996) A Vörös Lovag 1. (La Ruĝa Kavaliro 1), hungara

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo pri la Ruĝa Kavaliro, de ŝatantoj

Referencoj redakti

  1. (nl) Esperanto Panorama, Leopold Vermeiren over Esperanto, (PDF) n-ro 3, p. 4, majo-junio 1975.
  2. (nl) Rik De Roover, Leopold Vermeiren, Roger De Klerk, Esperanto! Historiaj rakontoj por la junularo, eld. De Sikkel, 198, EAN 9789026048500.