Leopoldo NOBILI (5an de Julio 1784 en Trassilico (Toskanio) - 22an de Aŭgusto 1835 en Florenco, estis itala fizikisto kiu inventis nombrajn instrumentojn ŝlosilajn por esplorado de termodinamiko kaj elektrokemio.

Leopoldo Nobili
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1784 (1784-07-05)
en Trassilico
Morto 22-an de aŭgusto 1835 (1835-08-22) (51-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Alma mater Military Academy of Modena
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Li studis en la Militakademio de Modena, kaj iĝis oficiro de artilerio. Li ricevis la ordenon de la Légion d'honneur pro sia servo en la invado de Rusio fare de Napoleono.

Skemo de la galvanometro de Nobili.

En 1825 li disvolvis la astatikan galvanometron. Li laboris kun Macedonio Melloni por la termomultobligilo, nome kombinaĵo de termopilo kaj galvanometro, antaŭ esti nomumita profesoro pri fiziko en la Reale Museo di Fisica e Storia Naturale (Reĝa Muzeo de Fiziko kaj Natura Historio) en Florenco kie li laboris kun Vincenzo Antinori pri elektromagneta indukto. Oni atribuis al li la malkovron de la nomitaj 'Ringoj de Nobili', nome alojsolvo de kupro kaj arĝento per elektrolizo kaj zinko.

Verkoj redakti