Lesná (Nová Ves v Horách)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lesná |
Lesná (germane Ladung) estas vilaĝo en Ĉeĥio, suda parto de municipo Nová Ves v Horách en distrikto Most. La domaro troviĝas sur samnomata monto en supermara alteco 914 metroj, pro kio ĝi estas la plej alte situanta setlejo en distrikto Most. Ĝi situas proksimume 5 km sudokcidente de Nová Ves v Horách. La domaro havas nur tri domojn kun adreso, el kiuj unu estas hotelo. Vivas ĉi tie 1 loĝantoj (2021).
Lesná | |
germane Ladung | |
domaro | |
Montara hotelo Lesná
| |
Oficiala nomo: Lesná | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Most |
Administra municipo | Nová Ves v Horách |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ercmontaro |
Domoj | 3 2009 |
Situo | Lesná |
- alteco | 914 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 33′ 53″ N 13° 25′ 51″ O / 50.56472 °N, 13.43083 °O (mapo) |
Katastro | 5,6268 km² (562,68 ha) Lesná v Krušných horách |
Loĝantaro | 1 (2021) |
Denseco | 0,18 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1564 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 435 46 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lesná (Nová Ves v Horách) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1564.
Jam en la 1-a duono de la 20-a jarcento Lesná fariĝis elserĉata turisma centro. Post la dua mondmilito estis ellandigita la germana loĝantaro, la domaro iom post iom senhomiĝis kaj plimulto de domoj estis detruitaj.
Nuntempo
redaktiLa plej signifa ĉi tiea konstruaĵo estas Montara hotelo Lesná. La domo ekzistis jam en la 19-a jarcento kaj ĝi estis en posedaĵo de germana familio ĝis konfisko en la jaro 1945. Poste ĝi servis kiel refreŝigeja centro de Nordbohemia elektrejo kaj sekve de Kemiaj uzinoj Litvínov. En la 1980-aj jaroj aĉetis la konstruuaĵon Unueca agrikultura kooperativo Řevničov, kiu planis uzi la objekton kiel instruiga centrejo. En la jaro 2000 estas la obketo en privataj manoj kaj ĝi estis alikonstruita en montaran hotelon. La restintaj objektoj servas plejparte al individua refreŝigado.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 138 |
1880 | 134 |
1890 | 115 |
1900 | 103 |
1910 | 89 |
1921 | 77 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 74 |
1950 | 30 |
1961 | 0 |
1970 | 2 |
1980 | 0 |
1991 | 0 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 0 |
2011 | 1 |
2021 | 1 |