Lesná (distrikto Tachov)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Tachov
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lesná

Lesná (germane Schönwald) estas municipo en Ĉeĥio, situanta 11 kilometroj de Tachov en sudokcidenta parto de distrikto Tachov en Regiono Plzeň. La municipo troviĝas en supermara alteco 643 metroj sur dislimejo de eksa limzono ĉe limo kun germana Bavario. Vivas ĉi tie 476 loĝantoj (2024).

Lesná
germane Schönwald
municipo
Municipo Lesná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lesná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Tachov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Lesná
 - alteco 643 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 15″ N 12° 32′ 16″ O / 49.75417 °N, 12.53778 °O / 49.75417; 12.53778 (mapo)
Areo 84,29 km² (8 429 ha)
Loĝantaro 476 (2024)
Denseco 5,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 347 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0327
NUTS 5 CZ0327 561002
Katastraj teritorioj 8
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lesná (Tachov District)
Retpaĝo: www.obeclesna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Obora, Milíře, Hošťka, Tachov, Dlouhý Újezd, Rozvadov, Studánka, Bärnau, Flossenbürg kaj Georgenberg.

Historio

redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349. La municipo estis fondita sur apuda komerca vojo, ku kondukis el Bohemio al palatinata Waldheim (la tn. Vojo Schönwald) kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj municipoj en tiu ĉi parto de Bohemia arbaro. Ĝis komenco de la 17-a jarcento la teritorio inter Lesná kaj la ŝtatlimo estis surkreskinta fare de profundaj arbaroj. En la jaro 1607 vitrofaristo Pavel Schürer aĉetis de imperiestro Rudolfo la 2-a parton de limregiona arbaro kaj kreis ĉi tie senjorujon Zahájí. Tiutempe komenciĝas area forarbarigado de la teritorio kaj iom post ioma enloĝigado fare de plejparte germane parolanta loĝantaro. En la jaro 1938 vivis en la vilaĝo 583 germanoj kaj nur 27 ĉeĥoj.

Post la dua mondmilito okazis al preskaŭ plena interŝanĝo de la loĝantaro. Anstataŭ ellandigitaj germanoj ĉi tiea teritorio estis enloĝigita fare de rumanaj rutenoj. Tio estas videbla plejparte en kultura sfero aŭ en konservado de diversaj tradicioj ĝis hodiaŭ.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 531
18804 352
18904 138
19003 789
19103 653
19213 507
JaroLoĝantoj
19303 234
1950799
1961583
1970458
1980515
1991460
JaroLoĝantoj
2001492
2011443
2014452
2016468
2017463
2018467
JaroLoĝantoj
2019465
2020466
2021456
2022474
2023482
2024476

Partoj de municipo

redakti

Memorindaĵoj

redakti

Personecoj

redakti