Lestene

vilaĝo en la municipo Tukums de Latvio

Lestene (germane Lesten) estas vilaĝo en la okcidento de Latvio, ne malproksime de Jaunpils (germane Neuenburg), situanta ĉe la rivero Lestene. La vilaĝo apartenas al la municipo Tukums. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 229 loĝantoj.

Lestene
vilaĝo en Latvio • averaĝe larĝa vilaĝo en Latvio
Administrado
Lando  Latvio
Municipo municipo Tukums
Poŝtkodo 3146
Demografio
Loĝantaro 229  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 46′ N, 23° 9′ O (mapo)56.7738888923.14416667Koordinatoj: 56° 46′ N, 23° 9′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Lestene (Latvio)
Lestene (Latvio)
DEC
Lestene
Lestene
Situo de Lestene

Map

vdr

Historio redakti

La palaco de Lesten estis biendomo de la germanlingva duko de Kurlando. Ekde 1576 ĝi estis posedata de la nobela familio von der Recke de germanaj baltoj.

La loko estas plej konata pro la monumento al la Latva legio, unuo de la fifama nazia soldataro Waffen-SS, kun la monumenta skulptaĵo Patrio Latvio de Arta Dumpe. Ĝi situas sur la vojo al Jaunpils apud la lutera preĝejo. La restaĵoj de 934 falintaj legianoj estis entombigitaj ĉi tie. La unua kruco estis starigita en Lestene la 8-an de majo 1997 kaj la unua sektoro de la armea tombejo kun skulptaĵo estis inaŭgurita la 5-an de novembro 2000.

Vidindaĵoj redakti

  • Biendomo Lesten kun parko
  • La lutera preĝejo estis konstruita en 1670. Estinte detruita fine de la Dua Mondmilito, ĝi estis iom post iom reestigita.

Eksteraj ligiloj redakti