Lesum

rivero en Germanio

La rivero Lesum [LE:zum], platgermane Leessem, situas en la federacia lando Bremeno de Germanio. Ĝi formale nur longas 10 kilometrojn kaj alfluas la riveron Weser, sed kun la fonta rivero Wümme kaj ties fonta rojo ĝi konsistigas riveron de 131 kilometroj, kiu en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 58-an lokon. Tiu komuna akvovojo de 131 kilometroj kalkuliĝas la dua plej granda alfluo de la rivero Weser.

Lesum
la rivero ĉe Burglesum, kvartalo de la norda urbodistrikto de Bremeno
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 10 (respektive 131, vidu tekste) km
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Wümme kaj Hamme en la urboparto Blockland de Bremeno
- Alteco super marnivelo 2 m
Enfluejo ĉe la urboparto Vegesack de Bremeno en la riveron Weser
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 2 m
Geografio
Map
vdr