Lewis Thompson Preston

usona bankisto

Lewis Thompson PRESTON (5a de Aŭgusto, 1926 – 4a de Majo, 1995) estuis usona bankisto. Li estis Prezidanto de la Monda Banko el Septembro 1991 ĝis sia morto en Majo 1995.[1]

Lewis Thompson Preston
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1926 (1926-08-05)
en Nov-Jorko
Morto 4-an de majo 1995 (1995-05-04) (68-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Familio
Edz(in)o Patsy Pulitzer
Okupo
Okupo bankisto • politikisto • glacihokeisto
vdr

Li gradiĝis en la Harvarda Universitato per gradigo en historio en 1951, kaj estis iam kapitano de la hokea teamo de Harvard.[2]

Preston laboris por J.P. Morgan & Co. kaj ties filio Morgan Guaranty Trust Company dum kvardek jaroj.[1] Lia unua grava kontribuo al la kompanio okazis meze de la 1960-aj jatoj kiam li konvinkis la kompanion uzi komercon en la ĵis formita merkato de la eŭrodolaro kiel fonto de mondispono; tiu movo ege plibonigis la prosperecon de la kompanio.[1] En 1968 li estis nomumita vicprezidanto zorge de la internacia banko, kaj estante li en tiu posteno ĉirkaŭ duono de la enspezoj de la kompanio venis el la internacia bankosektoro en la 1970-aj jaroj.[1] Post ok jaroj en tiu posteno li iĝis vicprezidanto de la stabanaro de direktoroj en 1976, kaj poste prezidanto de la stabanaro en 1978.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 David Binder (6a de Majo, 1995). "Lewis T. Preston, 68, Dies; Led World Bank Into 90's". The New York Times. p. 11.
  2. Richard Pearson (5a de Majo, 1995). "LEWIS T. PRESTON DIES AT 68". The Washington Post.