Popolŝtato Reuß

(Alidirektita el Liberŝtato Reuß)

La inter 1919 kaj 1920 ekzistanta Popolŝtato Reuß (germane: Volksstaat Reuß) estis demokratia lando de Germanujo en la eosto de la nuna federacia lando Turingio. Ĝi havis areon de 1143 km² (kun eksklavoj) kaj 211.324 loĝantojn en 1919. Ĝi konsistas en tri distriktoj (Landratsamt)

Popolŝtato Reuß
4-a de aprilo 1919 – 1-a de majo 1920

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Flago de Popolŝtato Reuß

Historio redakti

Jam antaŭ la Unua mondmilito la du princlandoj Reuß älterer Linie (Greiz) kaj Reuß jüngerer Linie (Gera) regatas personunie fare de lia princa moŝto Henriko la 27-a. Post la Novembra Revolucio kaj proklamo de respublika sistemo li demisiis en la 11.11.1918. La du reuß-aj princlandoj iĝis liberŝtatoj kaj formis ekde la 21.12.11918 administracian unuon. En la 2.2.1919 okazis balotadoj kun venko de USPD. En la 4.4.1919 akceptis la deputitoj de la unuiĝinta landa parlamento konstitucion provizoran (Gesetz über die Vereinigung der beiden reußischen Freistaaten zu einem Volksstaat Reuß, sowie über die vorläufige Verfassung und Verwaltung'). Post unuiĝo politika formiĝis registaro kun la ĉefministroj Carl von Brandenstein el Gera kaj William Oberländer el Greiz.

Flago de tiu ĉi stato estis la trikolora: nigra, ruĝa, orflava. La blazono montris laŭ la tradicio heraldika de la voktoj de Weida leonon oran kun ruĝaj defendiloj kaj ruĝa krono sur niĝra tabulo.

En la 1.5.1920 Popolŝtato Reuß kaj ses aliaj turingiaj etŝtatoj unuiĝis formonte la Landon Turingio (1920–1952).

Voĉdonoj dum balotado 1919 redakti

En ambaŭ partoj venkis la memstaraj socialdemokratoj (USPD) en la 2.2.1919.

Reuß-Greiz redakti

  • Seĝoj enparlamentaj: 15
  • Partoprenantaj voĉdonrajtuloj: 74,7 %
Partio Rezulto Seĝoj
USPD 44,51 % 7 seĝoj
DDP 22,67 % 4 seĝoj
DNVP 16,95 % 2 seĝoj
SPD 15,97 % 2 seĝoj

Reuß-Gera redakti

  • Seĝoj enparlamentaj: 21
  • Partoprenantaj voĉdonrajtuloj: 81,9 %
Partio Rezulto Seĝoj
USPD, SPD 62,16 % 13 seĝoj
DNVP, DVP 21,04 % 5 seĝoj
DDP 16,80 % 3 seĝoj

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Volksstaat Reuß en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti