La liberstila skiado ampleksas kvin relative akrobatajn fakojn de alpa skiado. En la fakoj de liberstila skiado la atletoj skiadas tra deklivoj ekipitaj per multaj ondaj montetoj kaj valetoj, montras aerajn figurojn post skisalto aŭ en duontuba konkursejo, aŭ vetkuras en terena konkurso. Ĉiuj fakoj faratas per alpaj skioj, ne per skikuraj.

Liberstila skiado
speco de sporto
skiadoolimpika sporto
Fakoj
mogul skiing
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
fazoj de liberstila skiada salto

Ekde la jaro 1980 la monda asocio Federacio Internacia de Skiado (france Fédération Internationale de Ski, FIS, okazigas ĉiujaran turniron pri Monda Pokalo de liberstila skiado. Ekde la jaro 1986 okazas Mondaj Ĉampionumoj. Partoj de la liberstila skiado ekde la Vintra Olimpiko 1992 krome estas olimpia sporto.

Fakoj redakti

Liberstila skiado dividiĝas en fakojn, en kiuj por ĵurio juĝas la atingon de sportisto per poentoj, kaj pluajn fakojn, en kiuj la venkanto venkas en rekta komparo kun kunkonkursanto. En la poentaj fakoj, kompreneble, venkas la sportisto kun sume plej alta nombro da poentoj.

La poentaj fakoj havas la anglalingvajn nomojn aerials, moguls, half pipe, big air kaj slopestyle. Sekvas klarigoj:

  • Aerials: En skisaltejo kun fina preskaŭ vertikala desaltejo la sportistoj montras sinsekve du saltojn kombinitajn el diversaksaj turniĝoj kaj pliaj moviĝoj. Ĉiu salto havas antaŭdifinitan gradon de malfacileco. La poentoj atribuitaj po salto rezultas el multobligo de la poentoj de malfacileco kun la poentoj pri unuopa plenumo de la salto. La poentoj de ambaŭ saltoj adiciiĝas.
  • Moguls: La skiistoj unuope veturas tra deklivo ekipita per multaj artefaritaj ondaj montetoj kaj valetoj. Dum la veturo necesas fari du saltojn. Poentoj atribuiĝas je kvarono por la vetura rapideco, je plia kvarono por la plenumo de la saltoj kaj je la resta duono por la suma tekniko de skiado.
  • Half pipe (duontubo): En konkursejo je formo de grandega duona tubo, do duonronda vala neĝejo kies flankaj randoj estas vertikalaj, la skiistoj unuope montras diversajn akrobatajn korpomovojn. Poentoj atribuiĝas laŭ la malfacileco kaj individua plenumo de la agoj. Ĉiuj poentoj de skiista prezento adiciiĝas.
  • Big air: Temas pri granda skisaltejo, tra kiuj la skiistoj unuope veturas kaj dum la saltado provas fari laŭeble malfacilajn korpomovojn. Poentoj atribuiĝas laŭ la kriteroj stilo, malfacileco, alteco de salto kaj sekva resurneĝiĝo.
  • Slopestyle: Konkursejo de tiu fako havas saltejojn kaj deklivejojn de plej diversaj variaĵoj. La unuopaj elementoj tiel poziciiĝas ke la konkursantaj skiistoj havas multajn eblecojn kombini ilin. Poentoj atribuiĝas laŭ la kreivo de la skiisto, laŭ la malfacileco kaj individua plenumo de la akrobataj agoj.

La fakoj kun rekta komparo de la konkursantoj havas la anglalingvajn nomojn dual moguls kaj skicross:

  • Dual moguls: Du skiistoj paralele veturas tra deklivo ekipita per multaj artefaritaj ondaj montetoj kaj valetoj. Dum la veturo necesas fari du saltojn, kiel en la individua konkurso. La kvalifikiĝo okazas en unuopa konkuro, kaj la finalo de la plej bonaj 16 skiistoj okazas en duopaj konkuroj: pozicio 16 kontraŭ pozicio 1, 15 kontraŭ 2, 14 kontraŭ 3 ktp. Propra mondpokala turniro pri la fako ekde la jaro 2003 ne plu ekzistas. Nur en Mondaj Ĉampionumoj ankoraŭ povas uziĝi la origina formato.
  • Skicross: Po kvar ĝis ses skiistoj konkuras en sama skiada tereno kun difinita starta kaj fina punktoj. La du plej bonaj avancas al sekva konkursoparto. La neĝa tereno havas krutajn kurbiĝojn, saltejojn, deklivejojn, ondegojn kaj pliajn elementojn, kiuj al la konkursantoj donas ŝancojn montri sian skiadan akrobatecon. En "malgranda finalo" atribuiĝas la pozicioj 5 ĝis 8, en "granda finalo" la pozicioj 1 ĝis 4. Kadre de Vintraj Olimpikoj, tiu fako unuafoje okazis en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.

Historio de liberstila skiado redakti

La originoj de liberstila skiado havas fontojn en la 1920-aj jaroj. Kreinto de la moderna liberstila skiado tamen - jarojn poste - konsideratas la norvego Stein Eriksen, kiu en 1952 gajnis olimpikan oran medalon kaj estis ĉampiono en la fako slalomego de alpa skiado.

En la 1960-aj jaroj diversaj formoj de liberstila skiado je la kaprica nomo „hotdogging“ ("varmeghundumado") pli kaj pli konatiĝis en Usono. En 1966 okazis la unuaj organizitaj konkursoj en la loĝloko Waterville Valley de Nov-Hampŝiro.

Partoj de la sporto en 1969 dokumentiĝis en al mallonga filmo Happening in White", en kiu rolis pluraj elstaraj tiutempaj liberstilaj skiistoj. La filmo en 1972 ricevis la unuan premion de la Internacia Olimpika Komitato kaj pro la uzita tekniko montri movojn en ekstrema malrapidigo estas elstara verkaĵo laŭ vidpunkto de kina tekniko.

La monda asocio Federacio Internacia de Skiado (france Fédération Internationale de Ski, FIS, en 1979 rekonis liberstilan skiadon memstara vintrosporto kaj ellaboris regularon pri saltaj teknikoj. Precipa kialo de tiu reguligo estis la forigo de movoj de tro granda risko je vundiĝoj. La unua mondpokala turnira serio okazis en 1980 kaj la unua Monda Ĉampionumo okazis en 1986 en la francia loĝloko Tignes.

La plipopulariĝon de la liberstila skiado rimarkis ankaŭ la Internacia Olimpika Komitato. En la Vintra Olimpiko 1988 en Kalgario la sporto estis demonstracia konkurso. Jam en la sekva Vintra Olimpiko 1992 en Albertville la fako moguls estis oficiala olimpika sporto. En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer aldoniĝis ankaŭ olimpika fako aerials.

Eksteraj ligiloj redakti