La termino libertariano kutime rilatas al la anoj de Libertarianismo (ankaŭ konata kiel klasika liberalismo).

Etimologio de la vorto "libertariano" redakti

La termino libertarian en angla lingvo komence signifis "proponanto de libereco", kaj oni ankoraŭ povas uzi ĝin por ĉi tiu signifo, en la ĝusta kunteksto. Ĝi povas esti uzata kontraŭe ol aŭtokratisto (politike), aŭ al proponantoj de determinismo (filozofie), ktp.

"Libertariano" kiel "anarkiisto" redakti

Vortoj parencaj al "libertariano" ankaŭ estis uzataj en pluraj eŭropaj lingvoj de anarkiistoj sinonime por la nomo de ilia movado, por klare eviti la konfuzadon kun la mallaŭdaj uzoj de anarkio kiel sinonimo por malorganizo. En Esperanto, oni uzas "liberecano".

Same kiel la vorto "anarkiisto", la vorto "libertariano", almenaŭ en Eŭropo, longe estis sinonima kun la socialisma speco de anarkiistoj, kiuj ankaŭ estas nomitaj libertarianismaj socialistoj. Aliflanke, en Usono, ĝi kutime estis komprenata kiel sinonimo por individuisma anarkiisto.

"Libertariano" kiel "klasika liberalo" redakti

Tamen, en Usono ĝis la 1950-a jardeko, la vorto libertariano estis multege uzata de klasikaj liberaluloj, nur malmultaj el ili estis anarki-kapitalistoj. Ĉi tiuj klasikaj liberaluloj penis eviti konfuzon kun la uzoj de la vorto liberalo, kiu estis tiam vaste uzata por variaj socialdemokrataj ka eĉ socialismaj partioj kaj ideologioj. Ja, la maldekstra-anarkiisma tradicio ne estis forta en Usono, do la vorto ne estis profunde ligita al maldekstra-anarkiismo, dum ekzistis tradicion de individuisma anarkiistoj kaj aliaj ne-socialistoj kaj ne-anarkiistoj kiuj nomis sin mem "libertarianoj" en Usono. La vorto disvastiĝis al la Usono kaj tiam alia landoj, per la fondado de cerbumkomitatoj, partioj, ktp.

Tipografia konvencio redakti

Iuj anglalingvaj verkistoj ankaŭ sekvas la konvencion por uzi libertarian (minuskle) por signifi ĝeneralan subtenanton de libertarianismo, dum Libertarian (majuskle) rilatas specife al ano de libertarianisma politika partio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti