Ligo de la Marĉoj

La Ligo de la Marĉoj (aŭ ankaŭ Ligo de la Urbetoj de la Ŝiparo de Kastilio kun Vitorio) estis ligo de la ĉefaj havenaj urboj ĉe la Kantabra Maro konsistiganta maran militpovon de la Reĝlando Kastilio. Ĝi estis sendependa en internaciaj komercaj rilatoj kaj, en kelkaj kazoj, agis milite kontraŭ Francio kaj Anglio.

Ĝi estis kreita la 4-an de majo 1296 de jenaj eŭskaj kaj kantabraj lokoj: Santandero, Laredo, Castro Urdiales, Bermeo, Getaria, Donostio, Hondarribia kaj Vitorio. En la jaro 1297 ankaŭ aliĝis San Vicente de la Barquera. La sidejo de la ligo estis en Castro Urdiales.

Celoj redakti

La ligo celis organizi sin mem por defendi siajn proprajn interesojn kaj rajtojn kontraŭ la reĝo, kaj tiel plu konservi sian impostan pag-escepton akiritan dum partopreno en Rekonkero en Andaluzio.

Ĝi ankaŭ estis ilo por eviti konflikojn inter la havenaj urboj de la Kantabra Maro en Iberio kaj ties komercaj rilatoj kun Francio, Anglio kaj Flandrio. Ĝi do agis kiel la tre konata Hansa ligo.

Vidu ankaŭ redakti