Laredo (Hispanio)

Laredo estas hispana municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio, en kies orienta parto ĝi situas, ĉe la Kantabra Maro, inter la urboj Santandero kaj Bilbao. Laredo funkcias kiel ĉefurbo de la malalta parto de la valo de la rivero Asón, t.e. ĝi koncentrigas servojn por la proksimaj municipoj (Colindres, Limpias, Bárcena de Cicero, LiendoAmpuero).

Laredo
urbo
Laredo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Ŝtato Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Costa Oriental
Poŝtkodo 39770
Retpaĝaro Municipa retejo
Politiko
Urbestro Ángel Vega Madrazo (PP)
Demografio
Loĝantaro 11 934  (2013)
Loĝdenso 759,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 3° 35′ U (mapo)43.386944444444-3.5863888888889Koordinatoj: 43° 23′ N, 3° 35′ U (mapo)
Alto 73 m
Areo 15,71 km² (1 571 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Laredo (Cantabria) Mapa.svg
Situo de Laredo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Laredo (Cantabria) [+]
Information icon.svg
vdr

LoknomoRedakti

 
Panoramo de Laredo.

Oni ankoraŭ ne estas certaj pri la deveno de la loknomo Laredo kaj do ekzistas diversaj tezoj. Laŭ tiu plej konata, la loknomo devenas de la latina glaretum, kiu signifikas sablejonrokejon. Laŭ alia hipotezo, deveno estas en larida, kiu en latindevene indikas birdon laredolaŭro, ĉar en Romia epoko ekzistis laŭraroj en la regiono. Krome, oni ankaŭ hipotezas, ke la loknomo havas eŭskan originon: larre on, kiu signifas bonan praton.[1][2][3][4]

GeografioRedakti

Laredo situas en la orienta marbordo de Kantabrio, ĉe la Kantabra Maro. Ĉirkaŭ ĝi estas pluraj montoj. La strandoj havas bonkvalitan sablaron, kiu allogas multajn turistojn. Ĉe la urba kerno situas la plej granda strando de Kantabrio (pli ol 4 km) kaj parto de la municipo situas ene de la naturparko Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel.

VilaĝojRedakti

La municipo konsistas el ĉi tiuj vilaĝoj, ofte nomitaj nur barrios (kvartaloj):

Apudaj municipojRedakti

La samlimaj municipoj estas Liendo (oriente kaj sude) kaj Limpias kaj Colindres, sude. Norde estas la Golfo de Santoña.

HistorioRedakti

Laredo estis en la teritorio de la kantabra tribo koniskoj, kiuj vivis en ambaŭ bordoj de la rivero Asón. Ties najbaroj estis: oriente, aŭtrigonoj (romiiĝinta kelta gento vivanta inter la orienta flanko de la rivero Agüera kaj la rivero Nervión); kaj okcidente ekde la rivero Miera, la ankaŭ kantabraj triboj konkanoj, salaenoj kaj blendioj.

La unue registrita mencio pri la ekzisto de Laredo datiĝas je 968, kiu indikas ties ekziston jam en la jaro 757 kiel fiŝkaptistan vilaĝon. Tio menciiĝas en la verko Antigüedades de España, de la monaĥo Francisco de Berganza.

En 1200, Laredo ricevis privilegion iĝi reĝa vilaĝo kun propra jurisdikcio, kaj la 25-an de januaro de tiu jaro, la reĝo Alfonso la 8-a subskribis dokumenton koncesiantan tiun rajton en Belorado (provinco Burgoso).

En Mezepoko ĝi apartenis al la Ligo de la Kvar Urbetoj, kune de Santandero, Castro Urdiales kaj San Vicente de la Barquera. La havenon de Laredo ankaŭ uzis Kastilio por enŝipigi lanon por komerci en Anglio kaj Nederlando. Ekzistas en la urbo-kerno granda mezepoka kvartalo, kie ankaŭ situas la gotika kirko Santa María de la Asunción, konstruita en la 14-a jarcento.

Laredo rivale rilatas al apuda Santoña pro polemiko pri manĝado de baleno aperinta en la Golfo de Santoña en la 1940-aj jaroj (vidu: Kiu manĝis la balenon?).

NaturoRedakti

Ĝi estas ĉe la orienta flanko de la rivero Asón, kuŝante sur larĝa lango-forma plaĝo, nome Salvé. La plejparto de ties areo estas okupita de konstruaĵoj, sed tamen ankaŭ estas malgrandaj arbaroj kun eŭkaliptoj kaj pinoj. Ankaŭ ekzistas diversaj dunaj vegetaĵoj. Parto de la municipo apartenas al la rezervejo Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel.

EkonomioRedakti

La ekonomia bazo de Laredo draste ŝanĝiĝis dum la fino de la 20-a jarcento. Ekonomio transiris de fiŝkaptado al servoj, konstruo, kaj speciale, turismo, kiu donas laboron al grandega nombro da laredanoj. Laredon vizitas la turistoj precipe somere pro ties longa plaĝo Salvé (4 Km) kaj ĝi estas unu el plej konataj feriejoj de la Biskaja Golfo. La loka industrio estas la transformigo de maraj produktaĵoj, tre speciale anĉovoj. Kvankam la nombro da fiŝkaptistoj ege malmultiĝis, ankoraŭ multaj homoj okupiĝas pri tia laboro.

LoĝantaroRedakti

Loĝantoj laŭ jaro
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2005 2008
5.097 5.212 5.566 5.890 6.206 6.866 7.520 10.260 12.278 13.493 12.634 13.115 12.684
Fonto: INE (Hispana Instituto pri Statistiko)

ĜemelurbojRedakti

 
Laredo kun la plaĝo Salvé; fone, Santoña.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti