Limpias (prononcu limpjas) estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Laŭ censo de 2012, ĝi havas 1897 loĝantojn.

Limpias
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39820 • 39778
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 975  (2023) [+]
Loĝdenso 196 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 22′ N, 3° 25′ U (mapo)43.362777777778-3.4247222222222Koordinatoj: 43° 22′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 10,07 km² (1 007 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Limpias (Kantabrio)
Limpias (Kantabrio)
DEC
Limpias
Limpias
Situo de Limpias
Limpias (Hispanio)
Limpias (Hispanio)
DEC
Limpias
Limpias
Situo de Limpias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Limpias [+]
vdr
Municipa teritorio de Limpias, nordoriente de Kantabrio.
Vilaĝo Limpias.
Fonto en Limpias.
Fasado de preĝejo de Sankta Petro en Limpias.

Ĝi situas en las valo de la rivero Asón kaj estas samlima al la municipoj Voto kaj Colindres (okcidente), Laredo (norde), Liendo (oriente) kaj Ampuero (sude). La rivero Asón, trafluinte la municipon nomiĝas Estuaro de Limpias, kaj enfluas en la Kantabran Maron ĉe Colindres.

Laŭ la antikvaj registroj, la nomo de la vilaĝo Limpias aperis kiel kelta nomo CoababKoabab. Oni pensas, ke antaŭ la 12-a jarcento Koabab estis nomo de keltibera tribo. En la jaro 1201, la reĝo Alfonso la 8-a vasaligis la vilaĝon je Laredo. En la 15-a jarcento Limpias iĝis pli grava pro tio, ke ĝi situas sur vojo inter la tiame grava haveno de Laredo kaj la urbo Burgoso. Limpias ankaŭ havis propran havenon, de kiu en la 15-a jarcento ankaŭ enŝipiĝis multo da fero kaj ligno cele al Anglio kaj Flandrio. Post kelkaj jarcentoj, la haveno estis enŝipiĝejo de tritiko el Kastilio direkte al Ameriko.

Limpias ankaŭ estas fama por la Kristo de Limpias, konata pro tio, ke onidire ĝis eblas rigardi homojn kaj sango pusas de ties korpo. Tio rezultas en ekonomia enspezo kaj skandala difekto de la monumenta preĝejo (vidu malsupran foton).

Vidu ankaŭ redakti